Edward Elgar
Sir Edward William ELGAR (naskiĝis la 2-an de junio, 1857, mortis la 23-an de februaro, 1934) estis angla komponisto, la plej fama angla de post Henry Purcell kaj grava reprezentanto de la muzika malfruromantikismo.
Edward Elgar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edward William Elgar |
Naskiĝo | 2-an de junio 1857 en Lower Broadheath, Worcestershire, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Morto | 23-an de februaro 1934 (76-jaraĝa) en Worcester, Worcestershire, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Mortokialo | Kojlorektuma kancero |
Tombo | St Wulstan's Roman Catholic Church (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) |
Alma mater | New College Worcester (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Caroline Alice Elgar (en) (1889–nekonata valoro) |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento |
Verkoj | Salut d'Amour Concert Allegro Dream Children Enigma Variations Pomp and Circumstance Marches La Sonĝo de Geroncio Violin Concerto Simfonio Numero 1 Simfonio Numero 2 Falstaff Violonĉela Konĉerto Introduction and Allegro |
Elgar naskiĝis kiel filo de vendisto de muzikaĵoj (instrumentoj, partituroj k.s.) en Broadheath ĉe Worcester. Jam frue li ludis diversajn instrumentojn. Post mallonga laboro ĉe notario li kunlaboris en la patra vendejo. Ne antaŭ 1879 li prenis violonlecionojn en Londono, kaj kiel komponisto li estis aŭtodidakto. En 1882 Elgar iĝis koncertestro en Worcester kaj en 1885, kiel sekvanto de sia patro, orgenisto je la preĝejo St. George. En 188 li edziĝis al sia violonlernantino Caroline Alice Roberts, translokiĝis al Malvern (Worcestershire) kaj vivis de tiu tempo kiel sendependa komponisto.
Liaj unuaj kantatoj The Black Knight („La nigra kavaliro“, 1893) kaj King Olaf („Reĝo Olaf“, 1896) same kiel la oratorio The Light of Life („La lumo de la vivo“, 1896) havigis al li agnoskon, sed definitive li sukcesis kiel komponisto en 1899 per siaj Enigma Variations („Enigma-variacioj“) kaj en 1900 per la oratorio The Dream of Gerontius („ La sonĝo de Gerontius“). En 1904 nomumita kavaliro, li iomete poste iĝis profesoro en la universitato de Birmingham. Krom pliaj oratorioj estiĝis en la sekvantaj jaroj la du simfonioj kaj la violonkonĉerto. Dum la jaroj de la unua mondmilito li verkis, krom patriotaj kompozicioj, tri bonegajn pecojn da ĉambromuziko kaj la violonĉelokonĉerton.
En 1920 mortis Caroline Alice Elgar, kaj la morto de lia edzino malaperigis la kreadan potencon de Elgar. Krom tio lia stilo estis konsiderata eksmoda en la dudekaj jaroj. Malgraŭ tio en 1924 li estis nomumita „Master of the King’s Music“ kaj en 1931 nobeligita kiel „1st Baronet of Broadheath“. Ankoraŭ unufoje li sin dediĉis al la komponado, sed kiam en 1934 en Worcester li mortis pro kancero, multaj el liaj verkoj restis nefinitaj.
Eksteraj ligiloj
redakti- The Elgar Society and The Elgar Foundation
- Senpagaj partituroj de Edward Elgar en la International Music Score Library Project
- Edward Elgar Choral Public Domain Library
- Informoj pri Edward Elgar en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)