János Starker [jAnoŝ ŝtarker], laŭ hungarlingve kutima nomordo Starker János estis hungara-usona violonĉelisto, altlerneja instruisto.

János Starker
János Starker en 2009
János Starker en 2009
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1924 (1924-07-05)
en Budapeŝto
Morto 28-an de aprilo 2013 (2013-04-28) (88-jaraĝa)
en Bloomington
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonĉelisto • muzikologo • academic musician • redaktisto • muzikinstruisto
vdr

János Starker [1] naskiĝis la 5-an de julio 1924 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aprilo 2013 en Bloomington (Usono).

János Starker dekstre en 1995

Biografio redakti

János Starker devenis el juda familio. Li estis mirinfano, li aĝis 6, kiam li komencis lerni violonĉeladon, post 2 jaroj li havis jam disĉiplon, li aĝis 11, kiam li studis en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo kaj en la sama jaro li debutis en koncerto. Liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Adolf Schiffer, Leó Weiner, Imre Waldbauer kaj Antal Molnár (komponisto). Kiel profesia muzikisto, li faris koncerton en 1938, en la sekva jaro li akiris violonĉelistan diplomon. Li evitis la holokaŭston, depost la nazia erao li estis muzikisto de la Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1946 li forlasis Hungarlandon kaj li vivis du jarojn en Parizo, poste li translokiĝis al Usono. Inter 1949-1953 li apartenis al Metropola Operejo, inter 1953-1959 al orkestro de Ĉikago. En 1954 li ricevis usonan ŝtatanecon. En la sekva jaro li koncertis en la tuta mondo, krome li instruis ekde 1958 en universitato en Bloomington, kelkfoje en aliaj lokoj. Li estis nomumita katedrestro en 1961. Li ricevis premiojn ekde 1948. Lia violonĉelo ekde 1965 estis farita en Venecio en 1705.

Li estis aktiva fumanto po sesdek cigaredoj tage kaj li ankaŭ trinkis abundajn kvantojn de viskioj. Foje eĉ li rifuzis koncerton, ĉar li ne estis permesita fumi sian antaŭ-koncertan cigaredon.

Elektitaj koncertoj redakti

  • Budapeŝto (1938)
  • Vieno (1946)

Lia libro redakti

  • The World of Music According to Starker (2004)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti