György Pauk [djordj paŭk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauk György estas hungardevena brita violonisto, altlerneja instruisto. Lia kuzo estis László Polgár (operkantisto).

György Pauk
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1936 (1936-10-26) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • violonisto
vdr

György Pauk [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Pauk aĝis 5, kiam li komencis violonadi, post 4 jaroj (!) en 1945 li ekstudis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Waldbauer, János Temesváry, Ede Zathureczky, Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. Dum la studentaj jaroj en 1952 okazis lia debuto en recitalo. Li estis la unua en Paganini-konkurso en Genova en 1956, en la sama jaro li akiris violonistan diplomon, iom poste li disidis al Nederlando. En la sekva jaro kun Péter Frankl (pianisto) gajnis konkurson en Munkeno. En 1961 li translokiĝis al Londono. En la malfruaj 1960-aj jaroj li instruis en muzikakademio de Manĉestro. Li fondis muzikan triopon kun Péter Frankl kaj Ralph Kirshbaum en 1972, ili muzikadis kune 28 jarojn. Ekde 1987 li instruis en la Reĝa Muzikakademio de Londono. Lastfoje li recitalis en 2007. Lia violono estis farita en 1714. Li ricevis hungarajn ŝtatajn premiojn. Li havas du infanojn.

Elektitaj koncertoj redakti

  • Londono (1962)
  • Usono (1971)
  • Budapeŝto (1973)

Memoraĵoj redakti

  • Négy húron pendülök. Nyolcvan év emlékei. Budapest, 2016. Park Könyvkiadó. (ISBN 9789633553152)

Fontoj redakti

Referencoj redakti