Carmen (opero)
Carmen estas kvarakta opero de Georges Bizet, kun libreto de Henri Meilhac kaj Ludovic Halevy laŭ la samtitola novelo de Prosper Mérimée prapremierita en 3-an de marto 1875.
Carmen | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Georges Bizet |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 19-a jarcento |
Ĝenro | Franca komika opero • opero |
Loko de rakonto | Hispanio |

Temo Redakti
Unua akto Redakti
Karmena estas batalinta cigaristino arestita de la kaporalo Don Jose . Li estas fianĉo de Miĥaela, sed enamiĝas je Karmena kaj lasas ŝin eskapi post ŝi rendevuis lin.
Dua akto Redakti
Don José, ĵus liberigita el malliberejo kie li estis pro la eskapo de Karmen', alvenas en la trinkejo kie ŝi rendevuis lin. En la trinkejo estas la leŭtenanto Zunjiga kiu amindumas Karmen-on. La du homoj ekduelas kiam ekvenanta kontrabandaro apartigas ilin. La regimento de Don José retretante foriras kaj li fuĝas kun la kontrabandaro kaj Karmen.
Tria akto Redakti
En la kontrabandara montara rifuĝejo Karmena jam laciĝas de Don Jose, kies fianĉino alvenas por informi lin pri lia mortanta patrino. La toreisto Escamiljo rendevuas Karmenon al la proksima Sevila toreado.
Kvara akto Redakti
En Sevilo, la toreado iĝas la triumfo de Escamiljo kiu aperas je la brakoj de Karmena. Alvenas Don Jose kiu petas al Karmena reveni kun li. Ŝi lin forpuŝas, kaj Don Jose ŝin mortigas.
Graveco Redakti
Karmen' estas la plej fama el la francaj operoj, kaj la plej ludita el ĉiuj operoj.
Karmen' situas inter la opereto kaj la tragedio, enhavanta ĉion kio estas ŝatata de la ĝenerala publiko: ĝojaj ritmoj, dancaj muzikoj, facile memoreblaj arioj, k.t.p. Sed tiu leĝereco estas subtenita de serioza temo pri pasia tragedio kiun nur morto solvos, kaj stila, pentranta bone komponita muziko. Carmen proksimiĝas al variaj ĝenroj sen inkludiĝi al neniu. Eble tio estas la fonto de ĝia sukceso.
Simboleco Redakti
De Romantikismo, Carmen, Don Juan, kaj Don Kiĥoto estas simboluloj de la nacia karaktero de hispanoj.
En Esperanto Redakti
- František Vaněk tradukis en esperanton la eron Habanero.
- Radio 3ZZZ, 20 Sep 2004 - Troviĝas en la elsendo kanto de Veselin Damjanov el la opero Karmen'.
- En 2011 ekis projekto de la esperanta ĥoro Interkant' prepari spektaklon kun eroj el la opero Karmen', sub gvido de Franjo Leveko. Sama ĥoro jam antaŭe sukcese koncertis per eroj el la Kanto Ĝenerala de Nerudo kaj Mikiso Teodorakiso.