Carmen (Mérimée)

Carmen estas novelo de Prosper Mérimée, verkita en 1845 kaj publikigita en 1847 en la gazeto Revue des Deux Mondes. Ĝi estis inspiro por la libreto de la samnoma opero de Georges Bizet.

Carmen
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Prosper Mérimée
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1845
Loko de rakonto Andaluzio
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum veturo tra suda Hispanio, la rakontisto (franca arkeologo) konas Don José Lizarrabengoa, eksmilitisto de navara deveno (el Elizondo, en Baztana valo). Don José rakontas teruran historion: lia amafero kun Carmen (el Echalar), seksaltira ciganino kiun li trafis survoje, kiu forigis lin el la armeo kaj metis lin en deliktojn, farante lin bandito. Don José, am-blinda por Carmen, toleris, ke ŝi estis edzino de bandano nomita «El Tuerto» (unuokululo), al kies bando Don José aliĝis kaj kun kiu li kunlaboris en deliktoj ĝis li defiis lin ĵaluza kaj murids lin tranĉil-lukte. Poste Carmen unuiĝis al taŭrludisto nome Lucas. Don José ne eltenis la perfidon de Carmen, murdis kaj enterigis ŝin. Poste, pentita, Don José kapitulacis kaj estis mortkondamnita.

La novelo estas dividita triparte: en la unua parto la arkeologo rakontas kiel li konis don José. En la dua, Don José rakontas sian historion kaj en la tria la rakontisto verkas eseon pri la kulturo kaj parolmaniero de ciganoj. Diference de la samnoma opero, tie oni mencias nenion pri Micaela aŭ la familio de don José kaj la rolo de la taŭrludisto ne estas tiom grava kiel tiu de la taŭrludisto Escamillo en la opero Carmen.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

En Esperanto

redakti

Ĝia traduko aperis en 1911 leterumita Karmen laŭprononco esperantigita de Sam Meyer, eldonita de Hachette & Cie.

Recenzoj

redakti
 
 Kiam mi ricevis tiun libron, mi ĵus estis leginta en la Brusela Etoile Belge, artikoleton de Paul Ginisty, titolitan Notes parisiennes, Karmen . En tiuj « notoj » la aŭtoro opinias ke oni pli etike utiligus sian tempon, lernante realan lingvon (une vraie langue) dum la tempo kiun oni dediĉus al Esperanto. Li tamen bonvolas koncedi, ke Esperanto estas io ne ofendema kaj ke « ekzistas malpli honestaj distraĵoj ol sin okupi pri lernlibro de Esperanto ». Sed li indignas pro la fakto, ke Esperanto havas tendenzojn por asimili al si la grandajn literaturajn verkojn. « La ombro de Mérimée certe tremetos, sciigante la esperantigon de Karmen . En la Elizeaj Kampoj, kie li nun interparolas kun sia amiko Stendhal, li certe protestos pro tiu eksperimento, farita malprofite al li. »

Brrr.!! ! La vero estas la jena. Ĉiu aŭtoro ŝatas ke liaj libroj estu tradukataj ; tio estas pruvo de ilia valoro. Li samtempe estas feliĉa pro la disvastigado de siaj verkoj. Sed jen la hic, rilate al Esperato. S ro Ginisty pretendas ke « lingvo forĝita, antaŭ nelonge, ne povas esprimi la mil nuancojn de stilisto kiel Mérimée, kiu tiel bone konis la helpajn fontojn de la franca lingvo ». Jen nur malpravaj supozajoj de iu, kiu ne scias Esperanton, kaj parolas pri ĝi kiel blindulo pri la koloroj. En la nuna okazo S-ro Ginisty ne estas kompetenta por esprimi taŭgan opinion. Li lernu nian lingvon, kaj juĝu poste. Tiam li konvinkiĝos ke Esperanto estas reala lingvo. Multaj esperantaj tradukaĵoj de ĉefverkoj ekzistas, kiuj tute fidele reflektas la origalan tekston, kun ĝia flueco kaj freŝeco. Inter ili estas tiu de Karmen , kiu dank’ al la klera laboro de S-ro Sam Meyer estos baldaŭ konata kaj ŝatata en ĉiuj landoj, kie tiuj, kiuj ne scias la belan lingvon de Mérimée, tre ĝuos pro la legado ae la ĉarma libro, kiu estas Karmen.

S-ron Ginisty mi kompatas; mia amiko Sam Meyer akceptu miajn plej sincerajn gratulojn. 
— Belga Esperantisto n030 (apr 1911)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen (novela) en la hispana Vikipedio.