Mikulovice (distrikto Pardubice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mikulovice

Vilaĝo Mikulovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km sude de la urbo Pardubice kaj 5 km norde de la urbo Chrudim, ĉe la ŝoseo n-ro 37 kaj ŝoseo n-ro 324 el Pardubice al Chrudim. Vivas ĉi tie 1 374 loĝantoj (2024).

Mikulovice
municipo
Preĝejo de sankta Venceslao martiro en Mikulovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mikulovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Mikulovice
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 18″ N 15° 46′ 42″ O / 49.98833 °N, 15.77833 °O / 49.98833; 15.77833 (mapo)
Areo 3,44 km² (344 ha)
Loĝantaro 1 374 (2024)
Denseco 399,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1382
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575372
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mikulovice
Retpaĝo: www.obecmikulovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrudim, Pardubice, Dřenice, Staré Jesenčany kaj Ostřešany.

Historio

redakti

La unua historia mencio pri la vilaĝo datiĝas al la jaro 1384. Tamen arĥeologiaj esploroj, ĉefe faritaj en la jaroj 2008 kaj 2009 pruvas, ke la teritorio estis prisetlita jam antaŭ multaj jaroj. Temis pri sava esploro antaŭ konstruo de familiaj domoj. La lokaĵo estas polikultura: trovaĵoj estas el la jaroj de 2 mil a.K. ĝis komenco de nia erao. La trovaĵoj apartenas al t.n. unětická kulturo, al bronza kaj roma eraoj.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869617
1880649
1890797
1900831
1910983
1921881
JaroLoĝantoj
1930930
1950844
1961879
1970799
1980781
1991720
JaroLoĝantoj
2001796
20141 141
20161 197
20171 217
20181 261
20191 265
JaroLoĝantoj
20201 262
20211 345
20221 296
20231 381
20241 374

Partoj de municipo

redakti

Vidindaĵoj

redakti

Preĝejo kaj tombejo

redakti

Sur orienta flanko de la vilaĝo sur monteto estas de malproksime videbla dominanta preĝejo de Sankta Venceslao kaj tombejo. Origine la kirko estis konstruita en la 2-a duono de 15-a jarcento, sed en tridekjara milito ĝi estis tute forbruligita fare de svedaj militistoj. Nove estis konstruita nur en la jaro 1769.

Ĝi estas ununava kun malpli larĝa kvadrata presbiterejo, apuda sakristio kaj kun prisma turo fronte. La ĉefa fasado estas kronita per voluta ŝildo. Presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj per plataĵo, la navo havas ebenan plafonon. Sur plafono de presbiterejo estas pentraĵo de Kronado de Virgulino Maria kaj scenoj el la vivo de Sankta Venceslao. Iluzia pentrita arĥitekturo de ĉefaltaro estas de Kramolín el la jaro 1792, statuoj de du sanktuloj sur norda altaro, suda altaro, predikejo, benkoj, orgeno kaj krucifikso devenas el la duono de 18-a jarcento. Stana baptujo estas datita 1483. Forĝita krucifikso sur la tombejo estas el la jaro 1781.

Paroĥejo

redakti

Domo n-ro 1, estinta malfrubaroka paroĥejo, estas duetaĝa kun neriĉe dividita fasado.

Literaturo

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti