Municipo Staré Jesenčany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km sude de urbo Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo ĉe ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Chrudim. Vivas ĉi tie 420 loĝantoj (2024).

Staré Jesenčany
municipo
Gastejo en Staré Jesenčany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Staré Jesenčany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Jesenčanský potok
Situo Staré Jesenčany
 - alteco 229 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 16″ N 15° 45′ 09″ O / 50.00444 °N, 15.75250 °O / 50.00444; 15.75250 (mapo)
Katastro 3,71 km² (371 ha) Staré Jesenčany
Loĝantaro 420 (2024)
Denseco 113,21 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1384
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575712
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staré Jesenčany
Retpaĝo: www.starejesencany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Třebosice, Pardubice, Dřenice kaj Mikulovice.

Historio

redakti

Pri prahistoria tempo sur teritorio de la vilaĝo Staré Jesenčany atestas arĥeologiaj trovaĵoj, kiuj devenas el neolitiko, bronzepoko kaj ankaŭ el ferepoko. Origine ĝi estis palafita vilaĝo, pli malfrue rondforma vilaĝo kun grupiĝo de domoj ĉirkaŭ vilaĝplaco.

El tempo de imperiestro Karolo la 4-a devenas stana kruĉo kun groŝoj kaj el la husana tempo estas trovaĵo de argila poto kun husanaj moneroj.

Post morto de Arnošt el Stará en la jaro 1340 heredis la vilaĝon lia la plej maljuna filo, posta la unua praga arĥiepiskopo Arnošt el Pardubice.

La origina vilaĝo konsistis el du domaroj - Staré Jesenčany kaj ĉirkaŭ du kilometroj malproksima Nové Jesenčany. Nové Jesenčany, pli proksime al la urbo Pardubice rapide kreskis kiel apudurba lokaĵo kaj el iniciativo de Staré Jesenčany ambaŭ vilaĝoj en la jaro 1920 apartiĝis. Nové Jesenčany nun estas parto de la urbo Pardubice.

Jam en la jaro 1860 sub gvido de patriota paroĥestro Bulíček el Třebosice en Jesenčany estis fondita kaj aktivis amatora teatra societo. Post morto de Bulíček la ludado neniiĝis kaj estis renovigita nur en la jaro 1920.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869297
1880353
1890423
1900366
1910343
1921376
JaroLoĝantoj
1930387
1950284
1961316
1970292
1980303
1991252
JaroLoĝantoj
2001240
2011346
2014374
2016394
2017405
2018419
JaroLoĝantoj
2019431
2020429
2021477
2022419
2023419
2024420

Literaturo

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj

redakti