Valy (distrikto Pardubice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valy

Municipo Valy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe rivero Elbo, 4 km oriente de urbo Přelouč, 12 km okcidente de urbo Pardubice kaj 11 km norde de urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 525 loĝantoj (2023). Ĉiudimanĉe antaŭtagmeze okazas en la vilaĝo regionaj foiroj, en kiuj oni povas malmultekoste aĉeti diversspecajn varojn.

Valy
municipo
Strato Lepějovická ulice
Oficiala nomo: Valy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Situo Valy
 - alteco 217 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 36″ N 15° 36′ 58″ O / 50.02667 °N, 15.61611 °O / 50.02667; 15.61611 (mapo)
Areo 4,28 km² (428 ha)
Loĝantaro 525 (2023)
Denseco 122,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1405
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575925
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valy nad Labem
Retpaĝo: www.valynadlabem.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Feŭdismo redakti

La unua raporto pri vilaĝo Valy (Remparoj) estas el la jaroj 1398-1405, kiam posedis ĝin Jošt kaj Tůma el Valy. Fortikaĵeto ĉi tie estas rememorata en la jaro 1491 dum posedo de Jindřich Dubánek el Dubany. Bienego de Valy ampleksis dek vilaĝojn. Familiaro de Dobřenský el Dobřenice posedis Valy de la jaro 1515 ĝis 1694. El la jaro 1695, kiam Valy posedis Ladislav Kapoun el Svojkov estas konata priskribo de fortikaĵeto Valy. Kapoun vendis ĝin en la jaro 1703 al posedanto de senjorejo Choltice Romedio el Thun. En la 18-a jarcento en Valy estis tanejo.

Veselí redakti

Vilaĝoj Klenovka, Odrané Veselí, Štěpánov, Valy nad Labem kaj sola domo Lepějovice (forstistejo) estis en la dua duono de 19-a jarcento unuigitaj en unu komunumo nomata Veselí. Valy memstariĝis nur en la jaro 1902.

 
Sonorileto kaj krucifikso
 
Preĝejo Valy - Lepějovice de sudo 1
 
Preĝejo Valy - Lepějovice de sudo 2
 
Preĝejo Valy - Lepějovice de oriento

Semajnaj foiroj redakti

Ĉiudimanĉe antaŭtagmeze okazas en Valy grandaj regionaj foiroj. Multaj porokazaj vendistoj alveturigas siajn varojn por relative malmultekosta vendo al centoj, eĉ miloj da aĉetantoj. Kiu ne vidis ne kredus, kiel trankvila vilaĝo ŝanĝas por dimanĉa antaŭtagmezo je granda vivega foirejo. Unuj laŭdas la foirojn kiel la vilaĝo riĉiĝas, aliaj malbenigas ilin pro maltrankvilo ĉe iliaj loĝejoj.

Memorindaĵoj redakti

Proksime de la vilaĝo Valy en arbaro troviĝas restoj de malaperigita vilaĝo Lepějovice. El ĝi konserviĝis malgranda tombejo kun preĝejo de Sankta Miĥaelo Arĥianĝelo, kampanilo, restaĵoj de fortikaĵeto kaj forstistejo. La unua mencio pri vilaĝo Lepějovice estas el la jaro 1167. La vilaĝo estis neniigita dum la tridekjara milito.

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Miĥaelo Arĥianĝelo, origine gotika, estas rememorata jam en la jaro 1349 kiel paroĥa. Rekonstruita ĝi estis en la jaroj 1819 kaj 1889. Ĝi estas ununava kun poligone fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko. Eksteraĵo estas nedispartigita, sur orienta flanko de sakristio kaj en la ĉefa frontalo estas pintarkaj fenestroj. La presbiterejo kaj navo havas platajn plafonojn, sur norda flanko estas ŝtona predikejo, al sakristion kun barela volbo kondukas pintarka portalo.

La ĉefaltaro estas portala, kolona el la fino de la 17-a jarcento kun samtempa bildo. Sur norda flanko de presbiterejo estas granda valora bildo de Tomaso de Akvino el la unua duono de 18-a jarcento, en sakristio lignoskulptaĵo de Pieto el la 19-a jarcento.

Sonorilejo redakti

Malalta prisma baroka masonita kampanilo okcidente de la preĝejo estas tegmentita per tenda tegmento.

Forstistejo redakti

Baroka forstistejo el la fino de 18-a jarcento estas duetaĝa, kun fasado dividita per pilastroj.

Estintaj fiŝlagoj redakti

Oriente de Valy estas videblaj restaĵoj de estintaj fiŝlagoj. Ĉi tie aktivis kaj sian havaĵon administris signifa Pernŝtejna konstruisto de fiŝlagoj Kunát el Dobřenice, en la jaro 1513 konstruisto de baraĵo sur la rivero Elbo apud Opatovice nad Labem, evidente unu el la plej malfacilaj konstruaĵoj en tiu tempo. En la unua triono de la 16-a jarcento konstruis sur sia havaĵo apud Valy relative grandstilan fiŝlagan sistemon, kies ĉefa akvofonto estis nuntempe forte meandranta Zlatý potok (Orporta rivereto), t.n. Struha. Malprofundan valon de Zlatý potok baris per kvar digoj de grandaj bredaj fiŝlagoj (Valský, Hluboký, Páral, Lepějovský), kiuj situis tuŝe apude de si, ke ili kreis preskaŭ unu surfacon, dividitan nur per la digoj. Kunát proponis vicon da akvokonstruaĵoj ankaŭ en suda Bohemio kaj siajn spertojn transdonadis ankaŭ al siaj subalternaj kunlaborantoj, ekzemple al poste fama konstruisto Josef Štěpánek Netolický.

Fervojo redakti

Fervoja ĉeflinio el Prago al Olomouc kaj Vieno, konstruita en la jaro 1848, ege ŝanĝis aspekton de Valy kaj vivon en ĝi. Granda surŝutaĵo baris rigardon al la rivero kaj ĉeelbaj herbejoj kaj pro tio ne videblas, ke Valy situas tuŝe surborde de Elbo. Per la fervoja konstruo neniiĝis ŝafejo, fiŝista dometo kaj ĉiuj domoj sur orienta rando de la vilaĝo.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj redakti