Postoloprty

urbo en Ĉeĥio

Postoloprty (germane Postelberg) estas urbo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Louny. Vivas ĉi tie 4 679 loĝantoj (2023).

Postoloprty
germane Postelberg
urbo
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Postoloprty
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Louny
Administra municipo Postoloprty
Historia regiono Bohemio
Rivero Ohře
Situo Postoloprty
 - alteco 193 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 36″ N 13° 42′ 11″ O / 50.36000 °N, 13.70306 °O / 50.36000; 13.70306 (mapo)
Areo 46,49 km² (4 649 ha)
Loĝantaro 4 679 (2023)
Denseco 100,65 loĝ./km²
Baseno Mosta baseno
Unua skribmencio 1125
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 439 42, 440 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0424
NUTS 5 CZ0424 566624
Katastraj teritorioj 12
Partoj de urbo 13
Bazaj setlejunuoj 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Postoloprty
Retpaĝo: www.postoloprty.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lišany, Zálužice, Výškov, Jimlín, Staňkovice, Lipno, Lenešice, Louny, Bitozeves kaj Břvany.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1125.

Milita perforto redakti

La 10-an de novembro 1938 estis forbruligita sinagogo de Chomutov. La judoj, kiuj ne sufiĉis fuĝi, estis, batataj fare de sudetgermanoj, pelataj kvarpiede en la reston de Ĉeĥoslovakio ĝuste tra Postoloprty al Louny (tiu ne estis rezignita). La pli poste fare de germanoj establita koncentrejo en fazanejo estis en la jaro 1943 rezervita por viraj judaj duonrasuloj kaj edzoj de judinoj el la tuta protektorata teritorio. Komune kun militkaptitoj el Francio, Italio, Granda Britio ili laboris ne nur dum konstruado de flughaveno en Žatec. La kaptitejo funkciis ĝis aprilo de 1945, kiam vico de malliberuloj komencis fuĝi. Mezproksime ĉi tie estis internitaj 1200 lidí. El pli postaj konataj personecoj ĉi tie estis malliberigita lingvisto Petr Sgall, pilzena pentristo František Zuvač (1905–1970), literatura sciencisto kaj lingvisto Pavel Trost aŭ sociologo Richard Jung (1926–2014).

Masakro de sudetgermanoj redakti

En turbulaj tempoj post la fino de la dua mondmilito, unu el la plej grandaj masakroj de sudetgermanoj okazis en la municipo. En junio de 1945, la germanoj de la municipo kaj la ĉirkaŭa regiono estis amasigitaj en Postoloprty. Viroj kaj knaboj ekde la aĝo de dek tri jaroj estis internigitaj en la kazernon, la aliaj estis senditaj al tendaro en la loka fazanejo. Granda parto de la germanoj, inkluzive de pluraj infanoj, estis ekzekutita. En 1947, 763 korpoj estis elfositaj, sed taksoj de la nombro da viktimoj varias. Kelkaj historiistoj raportas 800-1000 viktimojn, kun la plej altaj taksoj ĉe 2000-3000. Post februaro de 1948, la tuta okazaĵo estis subpremita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 023
18805 954
18906 154
19006 691
19106 602
19216 354
JaroLoĝantoj
19306 251
19504 168
19613 972
19704 889
19804 886
19914 483
JaroLoĝantoj
20014 836
20114 813
20144 955
20164 784
20174 735
20184 760
JaroLoĝantoj
20194 716
20204 727
20214 659
20224 644
20234 679

Partoj de urbo redakti