Libochovice (kastelo)

La kastelo Libochovice (Liboĥovice) estas kastelo en samnoma urbeto en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem.

Ekstero

Ĝi apartenas al la plej valoraj frubarokaj konstruaĵoj en la tuta lando. Naskiĝloko de la ĉeĥa sciencisto kaj klerulo Jan Evangelista Purkyně.

Historio redakti

La kastelo estis konstruita laŭ ideo de grafo Gundakar el Dittrichstein. La grafo decidis konstrui grandan kastelon. La laboron komencis en jaro 1682 itala konstrumastro Antonio della Porta, kiu ankaŭ gvidis konstruadon de kastelo en Roudnice nad Labem. Rezulto estis masiva, neregula ortangulo kun oblikva flanko de ĉefa fasado direkte al rivero Ohře. Tereza, filino de Josefo Dittrichstein, edziniĝis en jaro 1848 al Johano Frederiko Herberstein kaj alportis la kastelon kun ĉirkaŭaĵo kiel doto.

Priskribo de la kastelo redakti

 
Interno

Orienta flanko de duetaĝa konstruaĵo direkte al parko konsistas el balkono kaj monumenta ŝtuparo. Norda fasado direkte al urboplaco malvastiĝas pro gotika kapelo. En ĉi tiu fasado ankaŭ troviĝas kastela portalo (enirejo) ornamita supre per blazono de Dittrichstein. Atentemon meritas interna ekipaĵo de la kastelo. Korton kaj parkon kunligas "sala terena" (duonkovrita ĝardeno), kies nekutima ornamo konsistas el plastikaj strioj kun maraj animaloj kaj brilantaj maraj konkoj. Ĉi tiu volbo estas verŝajne artverko de italaj artistoj Jacob Tencallo kaj Giuseppe Mattoni. Pentraĵoj de amoretoj en volbaj areoj devenas el la 18-a jarcento, kiam oni finkonstruis la plej grandan ĉambregon de la tuta kastelo, salonon de Saturno. En ĝi troviĝas granda kameno, kies kornicon portas du figuroj de nigruloj. Dekoracion de la kameno artverkis Jan Brokoff, patro de Ferdinand Maxmilián Brokoff. Super la kamena kornico troviĝas stuka figuro de dio Saturno kun amoretoj. La artverko verŝajne devenas de kunlaborantoj de konstrumastro Antonio della Porta. Italdevenaj stukoj kaj mitologiaj alegoriaj pentraĵoj estas troveblaj ankaŭ en la pluaj ĉambregoj.

Atentemon meritas ankaŭ unika baroka forno, farita el bluaj kaj blankaj ornamitaj kaheloj en jaro 1685. Ĝin pretigis majstro George Fischer el Dresden. El la plua ekipaĵo elstaras kopiitaj pentraĵoj de itala pentristo Jacob Bassan, kies originaloj fariĝis dekoracio de fama kolekto de imperiestro Rudolfo la 2-a en praga burgo. Pluaj pentraĵoj estas kopiitaj artverkoj de Tintoretto, Tizian, Veronese, Rubens kaj aliaj pentristoj. En la kastelo troviĝas ankaŭ multaj gobelinoj (murtapiŝoj), ceramikaĵoj kaj ĉinaj porcelanaĵoj.

Kastela parko redakti

 

Ĝi estis fondita en jaro 1683 en franca stilo. Unua ĝardena konstruaĵo estis oranĝerio en jaro 1685. Oni utiligis ĝin por kultivado de ekzotaj plantoj. En la parko troviĝas 4 fontanoj el jaro 1689. En orienta direkto la parko kontinuas per fruktoĝardeno kaj fazanejo. En la ĝardeno oni kultivis ankaŭ formitajn fruktarbojn. La formado tie okazis unuafoje en Ĉeĥio.

Eksteraj ligiloj redakti