Ticiano

itala pentristo (1490–1576)
(Alidirektita el Tizian)

Tiziano VECELLITiziano VECELLIO (naskiĝis en Pieve di Cadore, apud Belluno (Veneto) ĉirkaŭ 1485 - mortis en Venecio la 27-an de aŭgusto 1576), en Esperanto konata pli simple kiel Ticiano, estis fama venecia pentristo de la Renesanco. Unu el la plej famaj en Eŭropo siatempe, kaj la plej granda el la veneciaj artistoj post la morto de sia instruisto Giovanni Bellini.

Ticiano
Persona informo
Aliaj nomoj Veccellio, Tiziano
Naskiĝo ĉirkaŭ 1485
en Pieve di Cadore,  Venecia respubliko
Morto 27-an de aŭgusto 1576 (1576-08-27)
en Venecio,  Venecia respubliko
Mortokialo pesto
Tombo Sankta Maria Glorplena de la Fratoj
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Subskribo Ticiano
Familio
Patro Gregorio Vecellio
Frat(in)oj Francesco Vecellio • Tommaso Vecellio
Edz(in)o Cecilia Soldano
Infanoj Orazio Vecellio • Tizianello • Lavinia Vecellio
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • konstrua desegnisto • gravuristo
Verkoj Woman with a Mirror
Kronado de Kristo kun dornoj
Madono de la Kuniklo
Venuso de Urbino
Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg
Pope Paul III and His Grandsons
Tarquin and Lucretia
vdr
Ticiano, Papo Paŭlo la 3-a kaj Liaj Nepoj, 1545–46. Oleo sur tolo, 210cm × 176cm, Museo di Capodimonte, Napolo. Kardinalo Alessandro Farnese staras malantaŭ papo Paŭlo la 3a. Ottavio Farnese dekstre prepariĝas kisi la piedojn de Paul.

Dum lia vivtempo oni ofte kromnomis lin Da Cadore, kiel aludo al lia naskiĝloko.

Memportreto

Rigardata de siaj samtempuloj kiel "la suno inter etaj steloj", Ticiano estis unu el la plej variaj italaj pentristoj : li interesiĝis egalmezure pri portretoj kaj pejzaĝoj (per tiuj du ĝenroj li unue famiĝis), sed ankaŭ pri mitologiajreligiaj temoj.

La vivo de Ticiano daŭris preskaŭ unu jarcenton, kaj la stilo de la artisto evoluis tiel multe, ke kelkaj kritikistoj rifuzas konsideri liajn plej fruajn kaj plej malfruajn pentraĵojn kiel verkojn fare de la sama homo. Sed la pli konstanta propreco de Ticiano estas la tre lerta uzado de koloroj.

La riĉaj kaj nobelaj familioj de Italio, la reĝoj de Eŭropo kaj eĉ imperiestro Karolo la 5-a (de la Habsburgoj) fieris aĉeti liajn pentraĵojn.

Post la morto de Sebastiano del Piombo kaj sekvita de la morto de Giorgione, li restis la granda kaj altranga Ticiano de la pentristoj de Venecio kaj sendube regis pri la venecia arta mondo dum ĉirkaŭ 60 jaroj.

Laŭ li, li ekkomprenis nur fine de sia vivo, kion signifis la pentrarto.

Venuso de Urbino
1538 (119 x 165 cm)
Tombo de Ticiano en Venecio
TicianoResurekto de Jesuo
Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg

Verkado redakti

Liaj pentraĵoj elstaris pro siaj riĉaj koloroj, kio donis al ili ŝikecon kaj viglecon. Ticiano alportis novan homan aliron al religiaj bildoj, kaj la figuroj en ili ŝajnas naturaj kaj proksimaj al la realo (kiel la figuro de papo Paŭlo la 3-a en la verko Paŭlo la 3-a kaj liaj nevoj Alessandro kaj Otavio Parnesa).

En 1530 li pentris la portreton de imperiestro Karolo la 5-a, sekvitan de aliaj portretoj de la korteganoj. Karlo la 5-a rekompensis lin per la titolo de aristokrato, li kaj liaj infanoj.

En siaj pentraĵoj li mirinde penetris la mensajn procezojn de la pentritoj kaj elmontras ilin senhezite. Elstara estas lia pentraĵo "Karolo la 5-a en Milberg" (1548, Madrido, Prado-Muzeo) en kiu li montras sian nekredeblan komprenon pri la detaloj de la rajdanto kaj de lia ĉevalo kaj akcesoraĵoj.

Dum lia vizito al Romo en 1545 lin impresis la restaĵoj de klasika arkitekturo kaj la verkoj de Rafaelo kaj Mikelanĝelo, sed Mikelanĝelo kontraŭis siajn verkojn.

Unu el la plej famaj verkoj de Ticiano estas la Venuso de Urbino, kiu estis relaborita el La dormanta Venuso de lia instruinto Giorgione. Lia ateliero krome produktis ampleksan serion de versioj de la temo Venuso kaj muzikisto.

Ĝis liaj lastaj momentoj, li laboris pri la pentraĵo de la "Pieto" (nuntempe ekspoziciita ĉe la Akademia Galerio en Venecio), kiu estis destinita por lia propra tombo, kiel speco de potenca volo. Li ne sukcesis fini ĉi tiun laboron.

Li estis entombigita en la Baziliko de Sankta Maria Glorioza di Ferrari ornamita per unu el liaj plej famaj pentraĵoj "La Leviĝo de la Virgino Ĉielen".

Aliaj verkoj redakti