Střekov (germane Schreckenstein) estas ruino de burgo troviĝanta en Ústí nad Labem (germane Aussig a. d. Elbe) en Bohemia mezmontaro en Ĉeĥio. Ĝi situas sur traĥita roko super la dekstra bordo de rivero Elbo en kvartala parto Střekov, proksimume 2,5 kilometro sudoriente de urbocentro. Střekov diskoniĝis precipe pro la pentraĵo Überfahrt am Schreckenstein de Ludwig Richter, kiu estas rigardebla en muzeo en Dresdeno. Rimarkinda estas la lokiĝo de la kastelo sur kruta unuŝtono leviĝanta 100 metrojn tuj super la Elbo, kiu estas distingilo de norda Bohemujo. Grandaj partoj de la kastelo ankaŭ nuntempe estas konserviĝintaj aŭ estis rekonstruitaj, ekzemple la turo, la palaco kaj la fortikaĵomuroj.

Střekov
germane: Schreckenstein
burgo
Vido de nordo
Oficiala nomo: Střekov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Municipo Ústí nad Labem
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Střekov
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 50° 38′ 21″ N 14° 03′ 04″ O / 50.63917 °N, 14.05111 °O / 50.63917; 14.05111 (mapo)
Stilo gotika
Konstruado 14-a jarcento
Pluaj posedantoj Vartenberkové
Kladenští z Kladna
Fictumové
Libštejnští z Kolovrat
Lobkovicové
Nuntempa posedanto Margaret Brooks Lobkowicz
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Střekov (castle)
Retpaĝo: www.lobkowicz.cz/strekov
Portalo pri Ĉeĥio

Eksteraj ligiloj redakti