Ridorano

La ridorano (Pelophylax ridibundus) esta la plej granda rano indiĝena de Eŭropo kaj ĝi apartenas al la familio de veraj ranoj. Ĝi estas tre simila laŭ aspekto al la tre proksimae rilata manĝebla rano kaj Pelophylax lessonae. Tiuj tri specioj, nune denove en la genron Pelophylax, estas ofte referencataj kiel "verdaj ranoj" por distingi ilin el la pli surteraj eŭropaj specioj de la genro Rana, kiuj estas konataj kiel "brunaj ranoj" (plej bone ekzempligita de la ofta rano Rana temporaria).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ridorano
Juna plenkreskulo Arbaro Puszcza Kampinoska, Pollando
Juna plenkreskulo
Arbaro Puszcza Kampinoska, Pollando
La ino
La ino
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Subklaso: Lisamfibioj Lissamphibia
Superordo: Salientuloj Salientia
Ordo: Anuroj Anura
Familio: Ranedoj Ranidae
Genro: Rano Pelophylax
(Pallas, 1771)
Specio: Pelophylax ridibundus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Alvoko de ridorano (Pelophylax ridibundus) registrita malfruvespere en Basildon, Essex, Unuiĝinta Reĝlando.

Karakteroj redakti

La ridorano estas akvoloĝanta, ĝenerale verda ranospecio. Ĝi povas atingi maksimuman longon de 17 centimetroj, sed maskloj estas pli malgrandaj (ĉirkaŭ 12 cm). La kapo estas proporcie granda kaj la malantaŭaj kruroj estas longaj, kio havigas al ili rimarkindajn saltokapablojn.

Estas granda variado laŭ koloro kaj modelo, game el malhelverda al bruna aŭ griza, foje kun kelkaj pli helverdaj linioj; pli hela linio sur la dorso estas ĝenerale videbla. La populacioj de Okcidenta Eŭropo estas ĝenerale malhelverdaj al nigraj kun malhelaj punktoj sur dorsoj kaj flankoj kaj tri klaraj verdaj linioj surdorse.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti