Dolní Žleb (germane Niedergrund an der Elbe, ĝis la jaro 1949 Dolní Grunt nad Labem, post la jaro 1949 Dolní Žleb) estas XIV-a parto de statuta urbo Děčín en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sur maldekstra bordo de suba fluo de rivero Elbo, apud limo kun Germanio, en supermara alteco ĉirkaŭ 130 metroj. Estas ĉi tie registritaj 88 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 141 loĝantoj.

Dolní Žleb
(Dolní Grunt nad Labem)
germane Niedergrund an der Elbe
vilaĝo
Dolní Žleb kun preĝejo de La plej sankta Triunuo
Oficiala nomo: Dolní Žleb
Kromnomo: Děčín XIV-Dolní Žleb
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Děčín
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Kanjono de Elbo
Montaro Elba Grejsmontaro
Domoj 88 2015
Rivero Elbo
Situo Dolní Žleb
 - alteco 130 m s. m.
 - koordinatoj 50° 50′ 19″ N 14° 13′ 04″ O / 50.83861 °N, 14.21778 °O / 50.83861; 14.21778 (mapo)
Katastro 10,91 km² (1 091 ha) Dolní Žleb
Loĝantaro 141 (2021)
Denseco 12,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1579
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 405 02 ĝis 407 71
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Žleb
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Žleb estas la plej norda situanta setlejo en Ĉeĥio sur la maldekstra bordo de Elbo, kiu ĉi tie kreis 250 m profundan kanjonon en kretaceaj (mezozoikaj) sabloŝtonoj, la plej profunda en Eŭropo.

Dolní Žleb situas en katastra teritorio Dolní Žleb kun areo 10,91 km².

Historio redakti

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1579. Dolní Žleb en la pasinteco apartenis sub děčína senjorujo de familio Thunidoj, plimulto da loĝantoj estis ĝis la jaro 1945 germana.

En la municipo situis unue gastejo, pli poste estiĝis loĝdomoj kaj segejo. En la jaro 1752 ĉi tie situis lernejo, kiu estis en la jaroj 1789-1791 detruita laŭ ordono de deĉina grafo, kiu lasis sekve konstrui novan lernejon, en kiu oni instruis ĝis la jaro 1902. Tiutempe ĉi tie funkciis ankaŭ ĝendarmejo, poŝto, doganejo kaj municipa ofico. En la jaro 1774 estis en Dolní Žleb konstruita fanriko por butonumoj, en la unua duono de la 20-a jarcento ĉi tie situis fabriko Tamany, produkatanta ungventojn, tinkturojn kaj ekstraktojn.

Post la jaro 1945 okazis al iom post ioma ellandigo de la devena germana loĝantaro. Sekve de tio pereis parto de la municipo germane nomata Globt (ĉeĥe Klopoty) atinganta ĝis la ŝtatlimo kreata de rojo Klopotský potok (Gelobtbach), kiu estis sekve neniigita (en la jaro 1956) fare de armeo kiel konsisto de limregiona zono. Municipo Dolní Žleb mem pereis en la jaro 1980 pro alligo al urbo Děčín.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869661
1880713
1890900
1900813
1910793
1921708
JaroLoĝantoj
1930630
1950238
1961243
1970252
1980188
1991120
JaroLoĝantoj
2001151
2011188
2021141

Memorindaĵoj redakti

  • Baroka pregejo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1830
  • Dia torturo
  • Statuo de sankta Anna
  • Statuo de Adalberto el Prago

Naturo kaj ĉirkaŭaĵo redakti

La teritorio estas konsisto de PPR Elbaj grejsoj. La valo estas en sia suba parto surkreskinta per miksarbaro, super kiu elstaras pli ol 100 m altaj perpendiklaj ŝabloŝtonaj muroj. Ebla ĉi tie trovi vicon da raraj protektitaj kreskaĵoj kaj animaloj. Alflugas ĉi tien blankvosta maraglo kaj fiŝaglo. En rivero Elbo vivas pli ol 20 specioj da fiŝoj, krom aliaj ekde la jaro 1998 atlantika salmo.

Sur la lima rojo Klopotský potok estas pentrinda akvofalo kaj artefarita lageto. Proksime de la fervoja stacio troviĝas pramejo kuniganta Dolní Žleb kun la dekstra bordo de Elbo.

Pluaj fotoj redakti

Rilataj temoj redakti