Per nocio Paŝtista muro (ĉeĥe Pastýřská stěna, germane Schäferwand) estas markataj tiuj ĉi objektoj:

  • monto - roka montodorso en Děčín IV - Podmokly
  • roka muro en orienta flanko de tiu ĉi montodorso
  • belvidejo kun restoracio super tiu ĉi muro
  • neoficiala nomo de vilaa parto de Děčín IV — Podmokly sur suda deklivo de tiu ĉi monto
Paŝtista muro
ĉeĥe: Pastýřská stěna, germane: Schäferwand
monto
Paŝtista muro
Oficiala nomo: Paŝtista muro
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Situo Děčín
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Děčín IV-Podmokly
Montaro Elba Grejsmontaro
Konata loko Zoologia ĝardeno
Akvejo Elbo
Situo Paŝtista muro
 - alteco 278 m s. m.
 - koordinatoj 50° 46′ 50″ N 14° 11′ 29″ O / 50.78056 °N, 14.19139 °O / 50.78056; 14.19139 (mapo)
Geologia konsisto grejso
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pastýřská stěna
Portalo pri Geografio

Historio de la nomo redakti

La devena germana nomigo estis "Schiefe Wand" do "oblikva muro", el kio evoluis nomigo „Schieferwand“, sed tio signifis "ardeza muro". Ĉar ĉi tie troviĝas nenia ardezo, la nomigo estis ŝanĝita al „Schäferwand“, laŭvorte "ŝafina muro". El tiu ĉi periodo verŝajne devenas mito pri paŝtisto, kiu sur la suda deklivo de la monto paŝtigis ŝafojn. En la ĉeĥa lingvo poste enviviĝis nomo "Paŝtista muro".

Geomorfologio kaj geologio redakti

El geomorfologia vidpunkto temas pri unu el la plej tipaj kuestoj en Bohemio. Devene estis parto de tiu ĉi formacio ankaŭ roko, sur kiu hodiaŭ situas kastelo Děčín, kaj Elbo ĉirkaŭfluis tiun ĉi rokon el oriento. Sed Elbo tiun ĉi rokon iom post iom trabatis (fine de lasta glaciepoko) kaj nudigis tiel grejsan muron atinganta altecon 120 m super nivelo de Elbo (124 - 242 m s. m). La monto havas longecon (okcidento - oriento) proksimume 1,6 km kaj larĝecon proksimume 0,7 km. La klino de deklivo en la orienta flanko estas proksimume 16°. La propra montopinto atinganta proksimume 278 m s. m estas nek en mapoj nek en tereno markita kaj ĝi troviĝas proksimume en 50°46'49.7"N, 14°11'28.3"E.

La tuta Paŝtista muro estas kreata de fereca grejso de sate okra kolorigo. Tiu ĉi grejso estis ĉi tie minata en du lokoj. Tamen tre kvalita ŝtono en sudorienta montopiedo (en ĉirkaŭaĵo de la suda portalo de tunelo). Plu estis poste minata ne tro kvalita ŝtono kun pli alta enhavo de saloj kaj sablo en la sudokcidenta montopiedo. Rilate al ĉirkaŭa senpera loĝigo laŭlonge laŭ pli granda deklivo okazis forigado de danĝeraj ŝtonegoj fakte en la tuta masivo. Tra la roko estas laŭlonge laŭ Elbo trabatita durela tunelo kun longeco 279 m en fervojlinio Děčín - Drážďany. Tiu ĉi tunelo estis trafikigita en la jaro 1849 kaj ĝi portas oficialan nomon "Tunelo Ŝafina muro".

Signifo kaj aliro redakti

 
Paŝtista muro, restoracio, el Ponto de Tyrš

Paŝtista muro kreas unun el neforpripenseblaj dominaĵoj de Děčín. Sur ties arbarkovritta supraĵo troviĝas Zoologia ĝardeno. Super frunta orienta muro estis en la jaro 1905 alkonstruita belvideja restoracio en aspekto de malgranda burgo kun perfekta belvidejo al Děčín (de lokuloj nomata "Kasteleto" aŭ "Ĉieleto"). Krom tiu ĉi plej signifa belvideja loko, sur Paŝtista muro troviĝas kelke da pluaj belvidejoj, el kiuj estis en la pasinteco plej signifa "Belvidejo de F. J. Jah" super la suda portalo de la fervoja tunelo. Sur montopiedo de Paŝtista muro estiĝis jam en mezepoko domaro Weiher, kiu ĉirkaŭis ĝin fakte el du trionoj. Tiun ĉi domaron glutis diskreskiĝantaj Podmokly en la 19-a jarcento. Konstruado ne evitis eĉ ne sur la suda deklivo de Paŝtista muro, kiun plenigis vilaaj konstruaĵoj en la unua duono de la 20-a jarcento.

Alveno sur supraĵo de Paŝtista muro por veturiloj estas ebla sole per ununura strato - Žižkova ulice - el strato Teplická. Por piedirantoj estas kelke da alirvojoj el pli da flankoj. Kelkaj el tiuj ĉi vojetoj estis konstruitaj enkadre de promenaj vojoj por vizitantoj de Banloko de Sankta Jozefo en Horní Žleb. Trans la tuta montodorso kondukas ruĝe   markita vojo daŭriganta ĉirkaŭ Terezina fiŝlago, tra Písečný vrch (337 m) al Děčínský Sněžník kaj plu tra Tisá ĝis Ercmontaro. En la jaroj 1983 ĝis 1994 estis en intermita trafiko lifto kondukanta interne de la roko kun enirejo en Elba kajo.

Sekurigita vojo redakti

En aprilo de 2014 ĉi tie estis donita en trafikon "viaferatao", te. la tn. sekurigita vojo, kiu ebligas al pli korpe fortaj vizitantoj supreniron sur la roka muro helpe de fiksitaj metalaj elementoj. Por interesantoj estas je dispono sume 14 diverse malfacilaj supreniraj vojoj.

Pluaj fotoj redakti