Reinhardtsdorf-Schöna

komunumo de Saksio en Germanio

Reinhardtsdorf-Schöna estas komunumo troviĝanta en la sudo de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro maldekstre de la rivero Elbo en distanco de unu kilometro de ties bordo. Ĝi apartenas al la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1298 loĝantojn.

Reinhardtsdorf-Schöna
neurba komunumo de Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01814
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 298  (2022) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 54′ N, 14° 12′ O (mapo)50.914.2Koordinatoj: 50° 54′ N, 14° 12′ O (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 31,76 km² (3 176 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Reinhardtsdorf-Schöna (Germanio)
Reinhardtsdorf-Schöna (Germanio)
DEC
Reinhardtsdorf-Schöna
Reinhardtsdorf-Schöna
Situo de Reinhardtsdorf-Schöna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reinhardtsdorf-Schöna [+]
vdr

La centra komunumoparto estas la vilaĝo Reinhardtsdorf. Al la komunumo ankaŭ apartenas la pli suda Schöna, kiu kunkreskis kun Reinhardtsdorf, kaj Kleingießhübel kiu situas oriente, proksime al Kleiner Zschirnstein.

Historio redakti

La vilaĝo Reinhardtsdorf ekestis kiel tipa arbarhuba vilaĝo. Dum la mezepoka eksetlado en 12-a kaj 13-a jarcentoj la novaj loĝantoj ricevis mallarĝajn striformajn parcelojn - la hubojn. Ili estis ankoraŭ arbarkovritaj. Pro tio oni parolis pri arbarhuboj, kiujn la setlantoj unue devis transformi je agro aŭ herbejo. Tamen la nura agrokultura laboro ne povis nutri la familiojn. Tial iom post iom aldoniĝis la tipaj profesioj de la regiono: arbarlaboristo, ŝiptrenisto kaj ŝtonrompisto.

Turismo redakti

Vidindaĵoj en la komunumo redakti

En Waltersdorf troviĝas preĝejo en la stilo de la tiel nomata kamparana baroko kun multkoloraj bibliaj bildoj kaj alohava altaro el la jaro 1521.

 
rigardo de la monto Wolfsberg al Reinhardtsdorf
 
rigardo de la monto Kaiserkrone al la komunumoparto Schönau

Ĉirkaŭaĵo redakti

Reinhardtsdorf-Schöna proponas sin kiel elirpunkto al la turismaj celoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti