Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Kleingießhübel < Saksio < Germanio


La vilaĝo Kleingießhübel troviĝas en la sudo de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro maldekstre de rivero Elbo en distanco de kvin kilometro de ties bordo. La vilaĝo etendiĝas pitoreske sur altebenaĵo super Krippental, ĉe la piedo de Kleiner Zschirnstein kaj ĝin ĉiuflanke ĉirkaŭas arbaroj, kiuj etendiĝas sude ĝis trans la ĉeĥa limo.

Historio redakti

Unuafoje dokumente menciita estis la vilaĝo ĉirkaŭ la jaro 1379 kun la nomo Gizobel. Tiam ĝi apartenis al Bohemio. Probable la nomo originis en malnova gisejo. Tiutempe eksetlis ministoj por ekspluati la tiel nomatan brunan feron. Kiam la ferproduktado ne plu estis profitodona la loĝantoj transiris al agrokulturo.

Turismo redakti

Kleingießhübel ofertas sin kiel elirpunkto al la turismaj celoj:

Administra aparteno redakti

Ekde 1973 Kleingießhübel estas parto de la komunumo Reinhardtsdorf-Schöna. Al ĝi ankaŭ apartenas la pli orientaj vilaĝoj Reinhardtsdorf kaj Schöna.