Schöna (Saksa Svislando)

Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Schöna < Saksio < Germanio


La vilaĝo Schöna troviĝas en la sudo de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro maldekstre de rivero Elbo en distanco de unu kilometro de ties bordo. Speciala atuto de la vilaĝo estas la du rokoj Zirkelstein kaj Kaiserkrone ,kiuj leviĝas ĉe ĝia rando kaj landmarke karakterizas la silhueton de la setlejo

Historio redakti

En la jaro 1379 la vilaĝo estis unuafoje dokumente menciita. Tiam ĝi estis same kiel ĝis Königstein ĉiuj vilaĝoj maldekstre de Elbo. en 1406 la regionon ricevis la margrafo de Meißen. La unua nomo de la vilaĝo estis Schonaw kiu signifis Belprato. La loĝantoj ĉi tie vivis per agrokulturo, poste ankaŭ laboris en la arbaro, okupiĝis pri ŝipado kaj flosado. En sep akvomueliloj oni prilaboris la arbaran lignon.

Turismo redakti

Schöna proponas sin kiel elirpunkto al la turismaj celoj:

Administra aparteno redakti

Schöna estas parto de la komunumo Reinhardtsdorf-Schöna. Al ĝi ankaŭ apartenas la pli norda Reinhardtsdorf, kiu kunkreskis kun Schöna kaj Kleingießhübel, kiu situas oriente proksime al Kleiner Zschirnstein.


Eksteraj ligiloj redakti