Großer Zschirnstein

Großer Zschirnstein estas la plej alta monto en la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi atingas altecon de 562 metroj kaj senpere najbaras kun Kleiner Zschirnstein. Ambaŭ troviĝas proksime al la vilaĝo Kleingießhübel je la maldekstra flanko de la rivero Elbo.

Großer Zschirnstein estas tablomonto, kies surfaco plialtiĝas en direkto al la suda ekstremo. Ĝi nomiĝas Mittagsstein, kio signifa tagmeza (do suda) roko. Tie la monto elstaras 160 metrojn super la vastarbara ĉirkaŭa altebenaĵo, 80 metrojn la rokomuro falas vertikale. En pluraj punktoj eblas vastampleksa kaj longadistanca vido. Samaloke troviĝas rifuĝejo en formo de ligna kabano.

Eksteraj ligiloj redakti