Kohlbornstein estas nomo por la restoj de forte eroziita tablomonto en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas sudoriente de la vilaĝo Kleinhennersdorf je la maldekstra flanko de la rivero Elbo. Ĉi tien venas relative malmultaj turistoj. La plej alta punkto situas 378 metrojn super la marnivelo kaj ofertas panoraman vidon , speciale al la rokoregiono Schrammsteine, al la karakteriza konuso de Monto Roza ( Růžovský Vrch) kaj aliaj altaĵoj en Ĉeĥa Svislando.

Eksteraj ligoj informoj por migrantoj kaj fotoj