Schrammsteine tiel nomiĝas unu el la plej sovaĝaj rokoregionoj en Elba Grejsmontaro. Etimologie la nomo signifas (dis)ŝiritaj rokoj, kio diras multon pri la progreso de la erozio. La unika kaj bizara rokomondo, kiun formas "Schrammsteine" kaj la apudaj Affensteine etendiĝas sur proksimume 12 km².

La antaŭa Schrammstein-regiono ("Vorderes Schrammsteingebiet"), kiu leviĝas laŭlonge de la deklivoj de rivero "Elbo" inter Postelwitz kaj Schmilka, estas aparte individua kaj okulkapta rokregiono. Ĉi tie proponas sin ĉirkaŭ 60 grimporokoj kaj multnombraj migrovojoj.
La vojo sur la kresto de la rokoformacio tiriĝas preskaŭ ĉiam en la sama alteco de 400 metroj super la maro kaj ofertas multajn imponajn panoramojn.
sed ankaŭ la malantaŭaj "Schrammsteine" invitas al abundo de neforgeseblaj vojoj kaj vidoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.