Tereza Boučková

ĉeĥa verkistino, scenariistino kaj ĵurnalistino

Tereza Boučková (*naskiĝis la 24-an de majo 1957 en Praha) estas ĉeĥa verkistino, scenariistino kaj ĵurnalistino, filino de konata verkisto Pavel Kohout.

Tereza Boučková
Persona informo
Naskonomo Tereza Kohoutová
Naskiĝo 24-an de majo 1957 (1957-05-24) (66-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Familio
Patro Pavel Kohout vd
Patrino Anna Kohoutová vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalistopublikigisto vd
Aktiva dum 1991– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tereza Boučková (2014)

Vivo redakti

Ĉar post abiturienta ekzameno ŝi subskribis Ĉarton 77, ŝi havis pro politikaj kialoj eblecon nek plu oficiale studi, nek akiri bonan laboron. Ŝi kleriĝadis en tiam sekretaj kaj nelaŭleĝaj t.n.loĝejaj universitatoj kaj ludis i.a. en spektakloj okazantaj en loĝejo de aktorino Vlasta Chramostová. Ekde 2001 ŝi membras en ĉeĥa sekcio de Internacia PEN-klubo. Ŝi engaĝigas aktive en medioprotektado.

Verkaro redakti

En la 80-aj jaroj ŝi povis eldoni siajn verkojn nur en samizdato.Ŝiaj plej gravaj prozoj Indiánský běh, Křepelice, Když milujete muže, Krákorám estas individue envicigitaj en antologioj de ĉeĥa literaturo en Usono, Britio, Danio, Pollando, Serbio, Koreio ktp, en gazeta formo ili aperis en multaj aliaj landoj. La ĉefa temo de ŝiaj verkoj fariĝas precipe vivhistorio de juna virino sopiranta pri socia identiĝo kaj pri plenigo de sia potencialo.

Krome ŝi verkis scenarion por tutvespera filmo Smradi, kiu havis premieron en 2002 kaj estis nomumita je premio „Ĉeĥa leono" (la ĉeĥa „Oskar") en sep kategorioj, unu el ili ankaŭ por scenario. La filmo estas aŭtobiografie inspirita per adopto de du romaaj knaboj.

Bibliografio redakti

Libroj redakti

  • Indiánský běh, Fragment, 1991
  • Daleko od stromu, Československý spisovatel 1991
  • Indiánský běh a Končiny štěstí, končiny ticha, Grafoprint, 1992
  • Křepelice, Fragment, 1993 – novelo
  • Když milujete muže, Středoevropské nakladatelství, 1995 – inkluzivas ankaŭ novelon Křepelice
  • Zlodějina, Československý spisovatel, 1995
  • Krákorám, Hynek, 1998
  • Indiánský běh; Křepelice; Když milujete muže; Krákorám, Knižní klub, 1999, 2-a eldono 2002
  • Rok perel, Garamond, 2000
  • Sodoma komora, Větrné mlýny, Brno 2003
  • Jen si tak trochu schnít, Petrov 2004

Teatraĵoj redakti

Eksterlande aperis redakti

Büchler, Alexandra (ed); Allskin and Other Tales by Contemporary Czech Women. An anthology of stories and novel excerpts by 16 Czech women writers, including Alexandra Berková, Tereza Boučková and Daniela Fischerová. Women in Translation May 1998. ISBN 1879679116, ISBN 978-1879679115

Eksteraj ligiloj redakti