Raymond Queneau
Raymond Queneau (naskiĝis la 21-an de februaro 1903 en La Havro, mortis la 25-an de oktobro 1976 en Parizo) estis franca verkisto.
Raymond Queneau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Raymond Queneau | |||||
Naskonomo | Raymond Auguste Queneau | ||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1903 en Havro | ||||
Morto | 25-an de oktobro 1976 (73-jaraĝa) en 13-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pulma kancero vd | ||||
Tombo | Juvisy-sur-Orge vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Janine Kahn (en) vd | ||||
Infanoj | Jean-Marie Queneau (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto scenaristo matematikisto tradukisto dramaturgo romanisto verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis filozofion en La Sorbonne kaj militservis de 1925 ĝis 1927 en Norda Afriko. En la jaro 1924 li simpatiis kun reprezentantoj de la superrealismo, sed ekde 1929, post kverelo kun André Breton li forlasis tiun ĉi movadon.
Lia unua romano Le chiendent estiĝis dum vojaĝo tra Grekio. Dum pluraj jaroj li submetis sin al psikoanalizo, kies spertojn li fiksis en sia verko Chêne et chien. En la jaro 1938 li en Parizo kunfondis la ĵurnalon Volontés kaj ekde 1950 li okupiĝis pri la eldonado de la Encyclopédie de la Pléiade. Ekde 1951 li estis membro de la Akademio Goncourt.
Li ankaŭ publikigis poemojn. En tiuj oni trovas multe da priforma serĉo (ekzemple en Stilekzercoj aŭ en "centmil miliardoj da poemoj"), da humuro, sed ankaŭ veran poezion.
Listo de verkoj
redakti- Le chiendent (romano, 1933)
- Les derniers jours (romano, 1936)
- Chêne et chien (romano, 1937)
- Pierrot mon ami (1942)
- Les Ziaux (poemoj, 1943)
- Loin de Rueil (1944)
- L'Instant fatal (poemoj 1946)
- Exercices de style (1947)
- Bâtons, chiffres et lettres (eseoj, 1950)
- Petite cosmogonie portative (poemoj1950)
- Zazie dans le métro (romano, 1959 – filmigita de Louis Malle en 1960)
- Cent mille milliards de poèmes (1961)
- Le chien à la mandoline (poemoj 1965)
- Courir les rues "plandumi l'stratojn" (poemoj 1967)
- Battre la campagne "travagi kamparon" (poemoj 1967)
- Fendre les flots (poemoj 1969)
- Morale élémentaire (poemoj 1975)
- Stilekzercoj / Trad. István Ertl , 1986.
Poemo de QUENEAU
redaktiNokto
- Zorgeme ĝi refaldas la kovrilon,
- Kiun ĝi elsternis al la kvar anguloj horizontaj.
- Ĝi ĝin rulas kun malrapido, kaj kun precizo,
- Ke aperu l’tuko kaj bluecaj
- Eroj malsekigontaj vojojn kaj densejojn.
- Jen tiu maljuna virin’ kun plenpak’ da vestaĉoj,
- Tio estas ŝi ;
- Ŝi atendas pri la buso de l’niktalopuloj.
- Ŝi revenos, ŝi revenos, certas.
- Etendi sur mondon fortikan kovrilon.
- (esperantigis Roland Platteau; n.b. niktalopulo estas homo, kiu kapablas vidi nokte)
Eksteraj ligiloj
redaktiRaymond Queneau : la tempo kaj la lingvo p11, en sennaciulo 2017/03/04, n-ro134