Eva Seemannová

Eva SEEMANNOVÁ, (naskiĝis la 21-an de marto 1920- mortis la 21-an de januaro 1999) estis ĉeĥa esperantistino kaj aktorino, honora membrino de UEA kaj de ĈEA


Ŝi naskiĝis en Prago kaj la tutan vivon aktivis en ĉeĥa teatra arto.

Ŝia fraŭlina nomo estis Schubertová, edziniĝinta kiel Vinařová, poste Suchardová kaj fine Seemannová, do trifoje ŝi edziniĝis.

Unue ŝi lernis en „Gymnase real france prague“, poste en Knabina realgimnazio Krásnohorská, kie ŝi abiturientiĝis. Poste ŝi aliĝis al la jura fakultato de Universitato de Karolo en Prago, sed tiun ŝi ne finis, ĉar ŝin logis teatro kaj ĉar naskiĝis filino Jana.

Ĉirkaŭ 1944-1945 ŝi estis dungita kiel aktorino ĉe Valden-teatro kaj poste ŝi transiris al teatra kompanio de Anna Sedláčková.

Post sia esperantistiĝo en 1946 ŝi dediĉis gravan parton de sia arto ankaŭ al Esperantujo. Ŝi komencis per verkado de poemoj (plurfoje premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA). Tamen ŝiaj plej gravaj meritoj ligiĝas al Esperanto-teatro. En 1954 ŝi kun Antonín Seemann fondis ĉe Praga Esperanto-klubo artisman kolektivon, subtenatan de Julio Baghy, kies nomon ĝi poste transprenis kiel "Verda Ĉaro de Julio Baghy". Kun pluraj membroj ĝi komencis sian agadon per deklamado kaj mallongaj teatraĵoj, kiuj poste maturiĝis en tutvesperaj prezentoj de famaj dramaj verkoj :

La grupo surscenigis la verkojn en la praga teatro Malá scéna (= Malgranda scenejo), kiu tiam fariĝis renkontejo de esperantistaj teatro-amantoj. La verkojn ŝi ankaŭ tradukis. La sukcesojn de la teatra grupo ĉesigis perdo de la scenejo kaj posta disiĝo de la membroj. Sed ankaŭ poste Eva Seemannová ne laciĝis kaj preparis kaj mem prezentis nekalkuleblan nombron de artaj programoj, kiujn ŝi prezentis multfoje dum enlandaj renkontiĝoj, sed ankaŭ eksterlande pere de vojŝnuro tra Esperantaj kluboj. Ankaŭ en 1999 oni kredis vidi ŝin en programo de la 9-a kongreso de ĈEA ŝi jam ne plu povos regali esperantistojn per sia arto.

Ŝiaj poemoj aperis en Esperantaj gazetoj, ŝi plurfoje ricevis premiojn en Belartaj Konkursoj, kaj du el ili troviĝas en Esperanta antologio.