Manifesto de Prago

deklaro, prezentita en la Universala Kongreso de Esperanto 1996, verkita ĉefe de M. Fettes, pri sep principoj de la Esperanto-movado
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri esperantista manifesto. Por informoj pri la samnoma plano de 1944 por faligi la komunisman reĝimon en Rusio dum la dua mondmilito, vidu la artikolon Manifesto de Prago (Rusio).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Manifesto[1] de Prago estas deklaro prezentita en la Universala Kongreso de Esperanto 1996 en Prago. Ĝi rekonfirmas la tradiciajn celojn de la Esperanto-movado kaj detaligas en sep principoj starpunktojn pri Esperanto.

Manifesto de Prago
Manifesto de Prago
Manifesto de Prago
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 2000
Eldoninto UEA
Paĝoj 19
vdr

Laŭ la manifesto mem, ĝi estas deklaro de "anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto" kaj direktiĝas "al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo". Ĝia precipa aŭtoro estis Mark Fettes.

Superrigardo redakti

La manifesto atentigas, ke Esperanto "de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj". Ĝi deklaras, ke intertempe "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon". Supozeble per tiuj celoj la Manifesto aludas al la ĝenerala enkonduko de Esperanto, vortumita ekzemple en la lasta antaŭa tiurilata deklaro, kiun UEA faris en 1951 per la Munkena Deklaracio: "La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj."

Per la frazo el Prago la Manifesto samtempe kontraŭstaras al la Manifesto de Raŭmo, kies subskribantoj "kredas ke la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn"; simile la teksto Esperanto en la 80-aj jaroj konstatas: "Pluraj el la praceloj de Esperanto, kiujn multaj agemuloj ankoraŭ fidele sekvas, ne estas realigeblaj kaj ne plu taŭgas al nuntempaj vivo kaj evoluo."

Sep principoj redakti

La Manifesto poste prezentas sep principojn, kiujn ĝi "konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo". Ankaŭ per tio la Manifesto esprimas, ke ĝi celas alian lingvan ordon ol la nunan, nome la ĝeneralan enkondukon de Esperanto tradicie nomatan fina venko.

  • En la paragrafo Demokratio la Manifesto kritikas la nunan komunikan sistemon, kiu "tutvive privilegias iujn homojn", kiel "maldemokratia". Laŭ la Manifesto Esperanto "ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado".

En la postaj paragrafoj la Manifesto detaligas kelkajn pliajn avantaĝojn de Esperanto kaj starpunktojn de parto de la Esperanto-komunumo:

  • Esperanto kontribuas al edukado pri plej diversaj landoj, ne nur - kaze de lernado de la angla - precipe pri Usono kaj Britio (Transnacia edukado).
  • Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj kaj ĝi signifas bonan preparon por la lernado de pliaj lingvoj (Pedagogia efikeco).
  • La lernado de Esperanto ĝenerale kondukas al "pli vasta persona horizonto" kaj ofte al lernado de pliaj lingvoj (Plurlingveco).
  • En la esperanto-komunumo la anoj de la diversaj lingvoj "kunvenas sur neŭtrala tereno" kaj ne okazas "lingva subpremado" (Lingvaj rajtoj).
  • Por la subskribantoj de la Manifesto la "lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco" (Lingva diverseco).
  • Krome ili asertas, ke Esperanto estas unu el la "projektoj de la homa emancipiĝo", dum la "ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo"(Homa emancipiĝo).

Manifesto de Prago (UK 1996) redakti

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Lingva demokratio redakti

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por lingve demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado redakti

Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco redakti

Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

4. Plurlingveco redakti

La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

5. Lingvaj rajtoj redakti

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, danke al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco redakti

La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7. Homa emancipiĝo redakti

Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo - projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

Akcepto de la Manifesto redakti

Ofte oni diras, ke la manifesto estas akceptita de la kongresanoj en Prago. Efektive akceptis ĝin en Prago la Komitato de UEA la 20-an de julio 1996. Oni petis ankaŭ ĉiujn kongresanojn subskribi ĝin individue; tamen tion faris dum la kongreso nur 550 el la 2.972 kongresanoj. La aserto, ke akceptis ĝin "la kongresanoj" aŭ "la Universala Kongreso", do estas erara aŭ almenaŭ konfuza, eĉ se oni povus supozi, ke plimulto de la kongresanoj konsentis pri ĝia enhavo.

La kongresa rezolucio akceptita en Prago de la Komitato de UEA atentigis pri la manifesto per la vortoj "(...) konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago (...)".

Plua kolektado de subskriboj redakti

Post la UK en Prago, UEA daŭrigis la kolektadon de subskriboj. La 15-an de majo 1998, UEA registris la 11.111-an subskribon. En 2005, la nombro superis 13.000.

Kritiko redakti

Kritiko pri la Manifesto de Prago troviĝas en la ĉapitro "Manifestoj sen mitoj"[2] de la libro Esperanto sen Mitoj de Ziko Marcus Sikosek; li komencas sian prijuĝon per: "Tiu ĉi dokumento lanĉita dum la Universala Kongreso 1996 en Prago estas forta kialo malesperi pri la t.n. esperanto-movado." Sikosek citas tri aliajn kritikantojn de la manifesto, Bernard Golden, David Buhlmann kaj Lariko Golden; en komento krome Simono Pejno skribas, ke li "subtenas ĉiun vorton" de la kritiko de Ziko[3].

Bernard Golden skribas pri "la kimero de plena posedo": "Bezonata ne estas vortlaksa verkado de papersvarmo da nenidiraj manifestoj, blufŝvelaj deklaracioj kaj naivaj rezolucioj, sed pli rigore disciplinita rezonado pri la lingva situacio vere ekzistanta en Esperantujo. For la troigojn! For la falsadon![4]"

La maniero de la manifesto direkti alvokon al la ekstera mondo kaj kolektadi subskribojn por tio memorigas pri pli fruaj subskribokolektadoj de UEA (ekzemple tiu por UN en la 1960-aj jaroj[5], kiu senrezulte malaperis en la arkivoj de UN). Ankaŭ pri la Manifesto de Prago ĝis nun ne estas konata reago de la ekstera mondo, al kiu direktiĝas la manifesto.

Referencoj redakti

  1. Noto: Manifesto temas pri propra rakonto komenciĝante de kie ni venas, kion ni kredas kaj la aferojn kiujn ni konsideras valoraj.
  2. Parte legebla rete en soc.culture.esperanto, mesaĝo 25 de Pejno Simono, "Komento pri Manifesto de Raŭmo"
  3. soc.culture.esperanto, mesaĝo 25. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-05-29.
  4. Citaĵo de Sikosek, trovebla en soc.culture.esperanto
  5. Kp. alineon ĉe Ivo Lapenna

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti