IJK 2018

74-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 74-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badaĥozo, Hispanio.[3] La kongresejo, nome studenta restadejo RUCAB, estis je malpli ol unu kilometro el la landlimo kun Portugalio. Al la kongreso aliĝis 306 homoj el 5 kontinentoj kaj partoprenis 273 personoj.

IJK 2018
Loko Badaĥozo, Ekstremaduro,  Hispanio
Ekde 4-a de aŭgusto 2018[1]
Ĝis 11-a de aŭgusto 2018[2]
Organizanto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Oficiala retejo ijk2018.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr
Emblemo de IJK 2018
Grupfoto de IJK 2018

En la sama jaro la 103-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lisbono, Portugalio.

Organiza teamo redakti

Jen estas listo de organizantoj:[4]

Programo redakti

 
Birdumado en Azud de Badajoz. Esperantistoj dum IJK.

La kongresa temo pritraktis genran egalecon, pri kio oni organizis diversajn aktivaĵojn. Dimanĉe okazis montrofoiro de diversaj landoj, produktoj kaj informo en Placo San Francisko, bedaŭrinde en preskaŭ dezerta urbo (pro varmo kaj horo), sekvite de koncerto de Martin Wiese. Lunde okazis vizito al la urbo, gvidata de profesiaj gvidistoj, el kiuj du kun rekta interpretado. Marde okazis tri samtempaj ekskursoj: el kiuj unu al apuda akvoparko Lusiberia, alia al urbo Mérida, kie oni vizitis diversajn restaĵojn de la epoko de la Romia Imperio, kaj alia al diversaj lokoj ĉirkaŭ la landlimo inter Portugalio kaj Hispanio, nome Olivenza, Monsaraz kaj lago Alqueva, Vila Viçosa kaj Elvas. Ege sukcesa estis la prezento de la teatraĵo Utopio. Merkrede okazis birduma vizito al birdorigardejo ĉe la rivero Guadiana.

Trejnado pri egaleco redakti

 

Ankaŭ okazis la dua parto de la trejnado Florigu Egalecon inter Junuloj (angle: Fostering Equality in Youth), la Erasmus+-projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, kiu celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco kaj alirebleco por junuloj en Esperantujo.

La trejnistaro konsistis el Stela Besenyei-Merger, Saŝa Kovyazina, Alla Kudrjašova, Jérémie Sabiyumva kaj Querino Neto.

Informa impakto redakti

Kelkaj amaskomunikiloj en Hispanio, precipe regionaj, mallonge raportis pri okazigo de IJK en Badaĥozo. Radio COPE elsendis intervjuon kun la ĉeforganizanto Carlos Pesquera Alonso.[5]

Referencoj redakti

  1. alirdato: 22-a de majo 2017, URL de referenco: http://tejo.org/la-74-ijk-internacia-junulara-kongreso-de-tejo-okazos-en-badajoz-hispanio/
  2. alirdato: 22-a de majo 2017, URL de referenco: http://tejo.org/la-74-ijk-internacia-junulara-kongreso-de-tejo-okazos-en-badajoz-hispanio/
  3. La 74-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Badajoz, Hispanio. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (22-a de majo 2017). Alirita la 22-an de majo 2017.
  4. La IJK-a teamo
  5. Huurman, Rogier. IJK sen dormo sed kun multe da publika atento. Libera Folio (2018-08-19). Alirita 2018-08-19. “Mi kontentas ĉefe pri mia apero en Cope, la dua plej granda radiostacio en Hispanujo. Mi aperis posttagmeze ĉirkaŭ dek minutojn, kaj multaj homoj aŭdis pri Esperanto. Mi kontentas, ke ni aperis en multe da regionaj kaj lokaj gazetoj, ĵurnaloj kaj radioj, eĉ en iu regiona malgranda televido kelkajn minutojn. La homoj aŭdis pri Esperanto en Ekstremaduro.”.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti