Arina Osipova
Arina Osipova, naskiĝis la 29-an de majo 1988 en Solikamsk, Rusio, estas rusia esperantistino. Laŭ la stato de 2015 ŝi estas studantino en la universitato de Poznano, post kiam antaŭe ŝi studis en la Urala ŝtata pedagogia universitato en Jekaterinburgo. Aktiva kunlaboranto en TEJO, ŝi interalie estis kunorganizanto de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en aŭgusto 2015, kiu okazis en la germania urbo Wiesbaden - en la organiza teamo ŝi respondecis pri la distra programo.
Arina Osipova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-a de majo 1988 en Solikamsk, Rusio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | ruso |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ekde 2017 estas estro de la projektoj de tradukfirmao "Lingvo Connect" (kunlabore kun Oleg Ĉajka) en Moskvo.
En aŭgusto 2017 kiel ĝenerala sekretario kaj respondeculo de TEJO pri kongresoj organizis en Aneho (Togolando) IJK-n.
Ŝi estas aktiva kunlaboranto de E@I. En 2018-2020 instruis Esperanton je la nivelo B1 en SES.