Florigu Egalecon inter Junuloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La trejnado Florigu Egalecon inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth) estis Erasmus+-projekto disvolviĝinta inter oktobro 2017 kaj januaro 2019. Interalie grava trejna bloko okazis dum la IJK 2018.

Prezento redakti

En ĉi tiu projekto, kunordigitaj de Germana Esperanto-Junularo, kvin organizoj el Britio, Germanio, Hispanio, Italio, Nederlando kaj Slovakio aktive kunlaboris pri la temo de genra egaleco kaj inkludo.

La agadoj estis koncentritaj al interŝanĝo de pli bonaj praktikoj, trejnado de junaj volontuloj kaj efektivigo de novigaj trejnaj iloj kaj materialoj rilataj al socia inkludo kaj lukto kontraŭ diskriminacio, ĉefe celitaj al konscio pri ĉi tiuj kernaj temoj en la junulara laboro, kun aparta agadofokuso sur seksa egaleco.

La ĉefaj projektaj agadoj estis kvar transnaciaj projektaj kunvenoj (Nederlando, novembro 2017; Italio, marto 2018; Slovakio, oktobro 2018; Germanio, decembro 2018), celitaj al kunordigo de la projektaj agadoj kaj al interŝanĝo de pli bonaj praktikoj kaj al kolektado kaj kreado de taŭga trejnado kaj informaj materialoj pri la ĉefa temo de la projekto. Plue, la projekto antaŭvidis kvin-tagan trejnan agadon en Hispanio (julio 2018, kadre de la IJK 2018). La partoprenantoj en ĉi tiu projekto estis volontuloj en la tutmonda reto de la NROj, de kiuj la partneraj organizoj estas partoj, do unuavice TEJO. Ĉi tio certigis larĝan disvastigan amplekson kaj altan efikon de la projektaj rezultoj.

 

Post ĉiu projektkunveno, la partneroj aranĝis agadojn je nacia kaj loka nivelo. Novigaj trejnaj iloj kaj plej bonaj praktikoj estis prezentitaj, diskutitaj kaj adaptitaj al la agadoj de ĉiu partnero kaj disvastigitaj ene de lokaj kaj naciaj retoj, kaj la kreitaj kaj kolektitaj trejnaj materialoj kaj iloj estis haveblaj interrete eĉ preter la fino de la vivdaŭro de la projekto.

En la projekta prezento per floraj vortoj vortumiĝis: "La antaŭvidita efiko de la partnera projekto estas kvantigebla laŭ pli alta nombro kaj plibonigita efikeco de neformalaj lernadaj agadoj de NROj ekster la limoj de la partnereco en la partoprenantaj landoj same kiel en aliaj landoj, danke al la multobla efiko de la projekto. Longtempe tio kontribuis al pliigi la kvaliton de la agadoj efektivigitaj kadre de junulaj NROj - per efika komunikado -, atendita povi mobilizi junulojn kaj konsciiĝi pri aferoj specife pri akcelado de la seksa egaleco, batali diskriminacion kaj engaĝi junulojn en aktiva eŭropa civitaneco."

Eksteraj ligiloj redakti