Enric Baltasar
kataluna esperantisto
Enric BALTASAR (naskiĝis la 19-an de decembro 1994, oficialnome Pau CODINA) estas valencia esperantisto.
Enric Baltasar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1994 (29-jaraĝa) |
Lingvoj | kataluna • hispana • Esperanto • itala • angla |
Nacieco | kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En oktobro 2014 li gvide kunfondis la iniciaton Instituto Fina Venko,[1] kiu poste montriĝis esti aktiva nur dum tri jaroj. Li estis ĉefa organizanto de la 74-a Hispana Kongreso de Esperanto en Kujero komence de majo 2015. Foje li prelegis en kongresoj.
De aŭgusto 2017 li estis prezidanto de TEJO. La 31-an de decembro 2017 en komitatokunsido de TEJO dum JES en Ŝtetino li anoncis sian antaŭtempan demision kiel prezidanto de TEJO.[2][3]
Referencoj
redakti- ↑ artikolo en la revuo Kontakto, citita en la retejo tekstaro.com, elstarigas la gvidan rolon de Enric Baltasar en la fondo de la iniciato Instituto Fina Venko en 2014.
- ↑ artikolo [surprize] "demisiis la prezidanto de TEJO" [post deĵoro de nur kvar monatoj] la 31-an de decembro 2017 en la retejo liberafolio.org (esperante)
- ↑ "Letero de la prezidanto" de la 2-a de januaro 2018 pri sia demisio, publikigita en la retejo de TEJO (esperante)