Querino Neto
Querino Neto (naskiĝis en Maceió la 11-an de decembro 1997), plenanome José Querino de Macêdo Neto estas brazila esperantisto, prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (2018-aktuale), kaj jam rolis kiel kontrolkonsilanto (2016-2017) kaj sekretario (2017-2018). Li jam agadis en TEJO kiel komitatano A (2017-2019), komitatano Ĉ (2020-aktuale), komisiito pri Edukado (2017-2018), komisiito pri Landa Agado en Ameriko (2018-2019), ĝenerala komisiito pri Landa Agado (2019-2020), membro de Elekta Komisiono (2018-2019) kaj ĝenerala sekretario[1] (2019-2020). Krome, li venkis la TEJO-konkurson Partoprenu IJK-n en 2017 kaj estis unu el la trejnistoj de la projekto Florigu Egalecon inter Junuloj en 2018. En Brazila Esperanto-Ligo li estis vicprezidanto (2019-2021). Akademie, li fakas pri Juro kaj studis en la Federacia Universitato de Alagoaso.
Querino Neto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1997 (26-jaraĝa) |
Lingvoj | portugala • Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Denove demisiis ĝenerala sekretario de TEJO (el Libera Folio, 2020-05-11)