Hanna Zaruski-Zamenhof

pranepino de L. L. Zamenhof
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hanna Zamenhof naskiĝis la 15‑an de oktobro 1953, en Varsovio. Ŝi studis slavistikon kaj la francan lingvon en la Lodza Universitato. Antaŭ la elmigro de Pollando, en la komenco de la 1980‑aj jaroj, ŝi instruis lingvojn kaj literaturon en kelkaj polaj lernejoj. Veninte al Usono, kie ŝi setliĝis kun la familio. En la 1990‑aj jaroj ŝi instruis la francan en Trinity Episcopal School en Baton Rouge, Luiziano. Nuntempe ŝi gvidas vojaĝagentejon. Ŝia edzo Andreo Zaruski ĝis sia emeritiĝo estis urologo kaj laboris science. Ili havas du filinojn: Klementyna kaj Kasia.

Hanna Zaruski-Zamenhof
Hanna Zaruski-Zamenhof, ano de familio Zamenhof
Hanna Zaruski-Zamenhof, ano de familio Zamenhof
Persona informo
Naskonomo Hanna Teresa Zaleska Zamenhof
Naskiĝo 15-an de oktobro 1953 (1953-10-15) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaanglafrancarusa
Loĝloko Filadelfio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Uniwersytet Łódzki (Lodza Universitato)
Familio
Patro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof
Patrino Krystyna Tyszka
Frat(in)o Margaret Zaleski-Zamenhof
Edz(in)o Andreo Zaruski
Infanoj Klementyna Zaruski-Zamenhof • Katarzyna Zaruski-Zamenhof
Parencoj Ludoviko Lazaro Zamenhof, Lidja Zamenhof
Okupo
Okupo vojaĝagento
vdr

Hanna estas, laŭspirite, homarano. En la 44‑a UK en Varsovio, en 1959, dum la Zamenhofa Vespero ŝi, sesjara knabineto, blanke vestita, suprenlevita al la pupitro, emocie kaj bele deklamis la poemon "Ho, mia kor’", verkitan de ŝia praavo Ludoviko L. Zamenhof. [1]

En 1987 ŝi publikigis libron, pollingve Homarano. Sonata dla emigranta (Homarano. Sonato por elmigrinto). La publikaĵon eldonis la prestiĝa pola eldonejo Oficyna Poetów i Malarzy (Alo de poetoj kaj pentristoj), Londono.

Sub la nomo Hanna Zamenhof‑Zaruski en 1993 ŝi eldonis duan libreton, anglalingve: Dr. Esperanto, The Man Full of Hopes (D‑ro Esperanto, homo plena de esperoj). Ĝi estas dediĉita al infanoj, kaj sur la interna kovrilpaĝo troviĝas jena dediĉo: Al miaj du miraklaj knabinoj: Klementyna kaj Kasia, kaj al aliaj infanoj de la mondo. En sia antaŭparolo al la leganto ŝi pledas por Esperanto, substrekante ĝian valoron por interkomunikado de la homoj en la tuta mondo. La libreto estis eldonita en Japanio.

Referencoj redakti

  1. Forge, Jean. (1959). La Verda Stelo. La evento okazas je 8:02.