Banĝulo
Banĝulo (angle Banjul, mandinke Banjul[1], iam Bathurst) estas ĉefurbo de Gambio kun 34.828 loĝantoj (stato 2003). Ĝi estas la tria plej granda urbo de Gambio post Serekunda kaj Brikama. Banĝulo estas ankaŭ propra administra distrikto.
Banĝulo (Bathurst) | |
angle: Banjul | |
urbo | |
Moskeo de reĝo Fahad en Banĝulo
| |
|
|
Oficiala nomo: Banjul | |
Lando | ![]() |
---|---|
Rivero | Gambio |
Situo | Banĝulo |
- koordinatoj | 13° 27′ 11″ N 16° 34′ 39″ U / 13.45306 °N, 16.57750 °U (mapo) |
Areo | 93,0 km² (9 300 ha) |
Loĝantaro | 34 828 (2003) |
- de metropolo | 357 238 |
Denseco | 374,49 loĝ./km² |
- de metropolo | 357 238 loĝ./km² |
Fondo | 1816 |
Horzono | GMT (UTC+3) |
![]() | |


Situo redakti
Banĝulo situas ĉe la faŭko de rivero Gambio sur la bordo de Atlantiko.
Historio redakti
Banĝulo fondiĝis en 1816 kiel komerca kaj armea loko, kiam la Britio provis la sklavkomercon reguligi.
Ĝi nomiĝis ĝis 1973 Bathurst (post Henry Bathurst, sekretaro de brita kolonia buroo).
La Afrika Komisio pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj, formiĝis en 1987 kaj nune havas sidejon en Banĝulo, Gambio. Tio utils ankaŭ por la Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj (konata ankaŭ kiel Ĉarto de Banĝulo).
Ekonomio redakti
La marhaveno de Banĝulo [1] Arkivigite je 2007-02-07 per la retarkivo Wayback Machine havas gravan rolon por Gambio, pej ofte oni eksportas tra la urbo arakidon kaj nafton kaj naftaĵojn.
Iomete ekstere de Banĝulo troviĝas la Banĝula Internacia Flughaveno: la flugkampo estis elektita far NASA en 1987 kiel transatlantika neces-alteriĝejo por Space Shuttle-oj kaj en la postaj jaroj por tio antaŭpreparita. La nova flugkampo longas 3600 m.
Vidu redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.lonelyplanet.com/destinations/africa/gambia/attractions.htm Arkivigite je 2005-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.jica.go.jp/ninkoku/ninkoku509/index.html Arkivigite je 2005-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.anzen.mofa.go.jp/info/info4_S.asp?id=277