Hargejso
Hargejso (somale: Hargeysa, arabe: هرجيسا) estas metropolo kaj universitata urbo en Somalio, la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la memproklamita ŝtato Somalilando. Ĝi estas la dua plej granda grandurbo en Somalio post Mogadiŝo.
Hargejso | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 760 000 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 23 030 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 9° 34′ N, 44° 4′ O (mapo)9.56555644.060556Koordinatoj: 9° 34′ N, 44° 4′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 260 m [+] | ||||
Areo | 33 km² (3 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hargeisa [+] | |||||
La urbo estis inter 1941-1960 kolonia ĉefurbo de Brita Somalio, sed perdis sian apartan gravecon dum kuniĝo de la lando.
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 9° 35′ N 44° 04′ O / 9.583 °N, 44.067 °O (mapo)
- Areo: 637 km2
- Loĝantaro: proksimume 1,1 miliono
- Supermara alteco: 1326 m
Hargejso situas sur altebenaĵo en valo, en monta areo en la okcidenta sekcio de la lando.
Historio
redaktiLa prahomoj postlasis ĉi tie pentraĵojn malkovritajn de 2002 el la neolitiko. Antaŭ la britoj diversaj sultanoj regis en la ĉirkaŭaĵo. En 1888 la britoj establis protektoraton en la regiono, kiel Brita Somalio. En 1940 la italoj okupis la urbon, sed post unu jaro la britoj reokupis ĝin. Tiam oni nomumis Hargejson nova kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 la nova unuigita sendependa Somalio elektis Mogadiŝon, kiel ĉefurbon. Ekde 1991 la praktike sendependa landparto Somalilando denove remetis la urbon, kiel ĉefurbo. Pli frue pro la bataladoj Hargejso estis bombardita. Poste la detruitaj domoj rekonstruiĝis.
Male al Somalio, Somalilando estas libera kaj sufiĉe paca lando kie la terorisma grupo Al Ŝabab estas forte kontraŭbatalata[1].
Klimato
redaktiLa klimato de Hargeisa estas semi-arida. La temperaturo varias inter 13 kaj 32 C kaj ankaŭ la pluvo estas plu, ol en la aliaj landopartoj. Ekde 2023 pli kaj pli da teroj suferegas pro sekeco sekve de klimata ŝanĝo.
Trafiko
redaktiHargejso havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
redakti- centra moskeo
- bestoĝardeno
- monumento (aviadilo)
La urbo estas ĉirkaŭita de savanoj, kie vi povas renkonti diversajn sovaĝajn bestojn, inkluzive de leonoj, leopardoj, somalaj sovaĝaj azenoj, ktp.
Referencoj
redakti- ↑ (angla) Michal Horton, How Somaliland Combats al-Shabaab, Combatting Terrorism Center,