Bandar-Seri-Begavano

la ĉefurbo de Brunejo

Bandar-Seri-Begavano estas ĉefurbo de Brunejo kaj havas ĉirkaŭ 56.000 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la enfluejo de Limbang al la Sudĉina Maro.

Bandar-Seri-Begavano
jave: بندر سري بڬاوان
urbo
Oficiala nomo: بندر سري بڬاوان
Sultanlando Brunejo Brunejo
Insulo Borneo
Distrikto Brunei-Muara
Memorindaĵoj Moskeo de Sultano
Rivero Sungai Brunei
Situo Bandar-Seri-Begavano
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 04° 53′ 25″ N 114° 56′ 32″ O / 4.89028 °N, 114.94222 °O / 4.89028; 114.94222 (mapo)
Areo 100,36 km² (10 036 ha)
Loĝantaro 140 000 (2010)
Denseco 1 394,98 loĝ./km²
Statuso de ĉefurbo 1405
Horzono UTC (UTC+8)
Situo enkadre de Brunejo
Situo enkadre de Brunejo
Situo enkadre de Brunejo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Bandar Seri Begawan
Retpaĝo: www.municipal-bsb.gov.bn
Map
Moskeo Sultan Omar Ali Saifuddin konstruita en 1958.
Sultan Omar Ali Saifuddin Mosque 02.jpg
Moskeo de sultano Omar Ali Saifuddin

Inter la vidindaĵoj de la urbo estas la palaco de la Bruneja Sultano kaj la moskeo Sultan Omar Ali Saifuddin konstruita en 1958.

En la urbo laboras ankaŭ produktistoj de mebloj, teksaĵoj, metiaĵoj kaj ligno. Oni prilaboras en Bandar-Seri-Begavano ankaŭ nafton kaj tergason.

La Universitato Bruneja Darusalamo (malaje Universiti Brunei Darussalam, javia skribo يونيبرسيتي بروني دارالسلام, akronime UBD) estas unu el du universitatoj kaj entute dek terciaraj instruejoj en Sultanlando Bruneja Darussalam. Ĝi estis fondita la 28-an de oktobro 1985 kaj baziĝas norde de Bandar-Seri-Begavano.

Eksteraj ligiloj redakti