Maleo
laborilo
- Vidu ankaŭ artikolon Maleo (Italio) pri komunumo en Italio kaj Maleo (Maldivoj) pri la ĉefurbo de la Maldivoj.
Maleo estas tipo de martelo, ofte farita el ligno, kaŭĉuko aŭ mola metalo. Ĝi estadas uzata kiam necesas ne damaĝi batatan aĵon per malmola faco de metala martelo.
Maleo | |
---|---|
Maleo | |
Klasifiko | lignaĵista instrumentaro |
Uzata por | martelado de delikata materialo |
Rilataj | martelo |
Aliaj uzojRedakti
Maleoj havas variajn aliajn uzojn. Oni povas uzi maleon sur variaj muzikaj instrumentoj, kiel ksilofono.
Aliaj signifojRedakti
En anatomio, maleo estas la plej granda el la orelaj ostetoj, ligita al la miringo kaj artikita per sia kapo al la inkudo.