Cardiff

ĉefurbo de Kimrio
(Alidirektita el Kardifo)

Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉefurbo de Kimrio. Por la samnoma urbo en Kanado, vd. Cardiff (Ontario)

Cardiff (ˈkɑːdɪf - angle) aŭ Caerdydd (kaɪrˈdɨːð — kimre) aŭ Kardifo estas la ĉefurbo de Kimrio. La urbo situas ĉe la Sud-Kimria marbordo, ambaŭflanke de la rivero Taff. La nomo de la urbo en la kimra lingvo signifas Fortikaĵo en la Taff, de kiu venas ankaŭ la angla nomo.

Cardiff
Cardiffmontage3.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo CF [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 361 469  (2016) [+]
Loĝdenso 2 576 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 29′ N, 3° 11′ U (mapo)51.481666666667-3.1791666666667Koordinatoj: 51° 29′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Areo 140,3 km² (14 030 ha) [+]
Horzono GMT [+]
Situo de Cardiff
Situo de Cardiff

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cardiff [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Cardiff estiĝis en 1093 ĉirkaŭ kastelo de la vikingoj. En la sama loko antaŭe troviĝis Romia kastelo. Ĝis la 19-a jarcento Cardiff estis relative malgranda urbo. Danke al la industriigo kaj la karbominejo la urbo forte kreskis. En 1883 fondiĝis en Cardiff universitato; la urbodomo estis konstruita en 1904. Jaron poste Cardiff ekhavis urbajn rajtojn (1905). Kvindek jarojn poste Cardiff iĝis la ĉefurbo de Kimrio (1955). En la 1980-aj jaroj la havena areo malpligraviĝis pro la karbokrizo. Intertempe en tiu loko troviĝas kontoroj kaj libertempejoj.

Ekde 1999 en Cardiff troviĝas la stadiono Millennium Stadium, lastatempe renomita Principality Stadium. Ĝis kiam estis preta la nova stadiono de Wembley, tiu en Cardiff estis la plej granda de Britio. Ĝi estas 93 metrojn alta kaj la plej alta konstruaĵo de tuta Kimrio.

ReligioRedakti

Cardiff estas la sidejo de la anglikana Episkopo de Llandaff (nun Mary Stallard) kaj de la katolika Ĉefepiskopo de Cardiff (nun Mark O'Toole).

TurismoRedakti

 
La kastelo de Cardiff

Grava turisma allogaĵo de la regiono estas la Kastelo de Cardiff. Krome en Cardiff troviĝas la Nacia Asembleo de Kimrio, nacia muzeo kaj la parko Cathays. La Nacia Operejo de Kimrio en novembro 2004 iĝis parto en la Wales Millennium Centre.