Sjamen
Sjamen, ĉine 厦门市 Xiàmén, estas metropolo kaj universitata urbo ekde 1921 en Ĉina Popola Respubliko. La historia loknomo estas Amoj (el la loka lingvo, la minnana). La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.
Sjamen | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 361000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 163 970 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 039 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo)24.479722222222118.08194444444Koordinatoj: 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1699,39 km² ( 169 939 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Sjamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbo konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj, nome la insularo Ĝinmenoj, apartenas al Tajvano.
HistorioRedakti
Sjamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.
EkonomioRedakti
Sjamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.
KlimatoRedakti
Sjamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.
TrafikoRedakti
Sjamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.
VidindaĵojRedakti
- strandoj kaj feriejoj
- botanika ĝardeno
- templo kun biblioteko
ĜemelurbojRedakti
- Cardiff, Britio, 1983
- Sasebo, Japanio, 1983
- Cebuurbo, Filipinoj, 1984
- Baltimore, Usono, 1985
- Wellington, Nov-Zelando, 1987
- Penango, Malajzio, 1993
- Sunbrila Bordo, Aŭstralio, 1999
- Kaunas, Litovio
- Guadalajara, Meksiko, 2003
- Zoetermeer, Nederlando, 2004
- Kuching, Malajzio, 2006
- Surabajo, Indonezio, 2006
- Mokpo, Sud-Koreio, 2007
- Richmond, Kanado, 2008
- Maratono (urbo), 2009
FontojRedakti
- Hungara kaj angla Vikipedioj