Mark O'Toole (episkopo)

Mark O'Toole (naskita 22-an de junio 1963) estas katolika pastro, la nuna Ĉefepiskopo de Cardiff kaj Episkopo de Menevia.

Mark O'Toole
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1963 (1963-06-22) (60-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Frua vivo redakti

Naskita en Southwark, Anglujo, O'Toole studis ĉe St Ignatius Primary School en Stamford Hill kaj St Thomas More Secondary School en Wood Green, kie li diplomiĝis en 1981 kun kvar ‘A’ levels, kaj poste ĉe la Universitato de Leicester, kie li atingis bakalaŭrecon de scienco pri geografio en 1984. [1]

Li komencis siajn pastrajn studojn ĉe Allen Hall Seminary en Chelsea kaj estis pastrigita la 9-an de junio 1990 de Basil Hume por la Ĉefepiskopujo de Westminster ĉe la Preĝejo de Sankta Ignaco, Stamford Hill, Londono. [2]

Inter 1990 kaj 1992 li studis por magistreco de filozofio pri teologio ĉe la Universitato de Oksfordo.[1]

Inter 2002 kaj 2008 li servis kiel privata sekretario de Cormac Murphy-O'Connor, kaj fariĝis rektoro de Allen Hall Seminary en septembro 2008.[3]

Episkopeco redakti

La 9-an de novembro 2013, O'Toole estis nomumita kiel la naŭa Episkopo de Plymouth de Papo Francisko. Li ricevis la episkopan konsekron en la 28-a de januaro de 2014.[3] Li estis la unua nova episkopo nomumita de Francisko en Anglujo kaj Kimrujo. [4]

En homilio dum la Marstela Meso por maristoj de la 25-a de septembro 2014 en la Katedralo de Plymouth, O'Toole esprimis, ke li sentas ligon kun la misio de la Apostoleco de la Maro, katolika bonfara organizo kiu liveras pastran kaj praktikan helpon al ĉiuj maristoj. Li atribuis ĝin al tio, ke lia avo estis ia maristo kaj fiŝkaptisto posedanta propran ŝipeton kaj perlaboranta sian vivon en komerco apud la okcidenta marbordo de Irlando.[5]

La 27-an de aprilo de 2022, Francisko nomumis O'Toole kiel Ĉefepiskopon de Cardiff, postvene al George Stack. La papo samtempe nomumis lin Episkopon de Menevia, tiel kunigante la episkopujojn de Cardiff kaj Menevia en la persono de la Episkopo. Lia instalo okazis en la Katedralo de Cardiff la 20-an de junio 2022, la festotagon de la kimraj martiroj Sankta Julio kaj Sankta Arono.[6]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti