Kingstaŭno
Ne miskomprenu kun Kingstono!

Kingstaŭno | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 909 (2012) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 13° 10′ N, 61° 14′ U (mapo)13.166666666667-61.233333333333Koordinatoj: 13° 10′ N, 61° 14′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 m [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||


Kingstaŭno (angle Kingstown) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Sankta Vincento kaj Grenadinoj. La loknomo signifas: reĝo-urbo.
Situo kaj klimato
redaktiLa ĉefurbo situas inter maro kaj vulkanaj montetoj 182 m-ojn altaj. Kingstaŭno apartenas al la tropika zono, la averaĝa temperaturo estas 24.5 Celsiusa, la pluvo estas jare po 1100 mm (precipe inter majo kaj novembro.
Historio
redaktiKolombo malkovris la insulon en 1493. La urbo fondiĝis en la 18-a jarcento. La insulo apartenis al la britoj inter 1783-1979. Nuntempe loĝas en Kingstaŭno 24500 homoj.
Trafiko
redaktiLa plej grava estas la haveno, kie oni eksportas bananon, kokoson, sukeron, kotonon kaj similajn. La flughaveno povas akcepti nur lokajn malgrandajn maŝinojn. La montoj baras konstruadon de bonaj vojoj.
Vidindaĵoj
redakti- Botanika ĝardeno de 1763
- fortikaĵo nomata Charlotte de 1873
- katedralo omaĝe al Sankta Georgo el la 19-a jarcento
- katedralo omaĝe al Dipatrino (Maria) de 1935
Fontoj
redakti- hungara kaj franca Vikipedioj