Noumeo
Numeo (france: Nouméa) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio.
Numeo (Nouméa) | ||
---|---|---|
![]() Panoramo de Numeo | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Kolektivo | Nov-Kaledonio | |
Provinco | Suda Provinco | |
Tradicia areo | Djubéa-Kaponé | |
Urbestro | Jean Lèques (2008–2014) | |
Insee-kodo | 98818 | |
Poŝtkodo | 98800 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 97 579 (2009) | |
Loĝdenso | 2 168,4 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 22° 17′ S, 166° 27′ O (mapo)-22.2758166.458Koordinatoj: 22° 17′ S, 166° 27′ O (mapo) | |
Alteco | 0 ĝis 168 m | |
Areo | 45 km2 | |
Situo | ||
| ||
Kun 97 579 loĝantoj en 2009, Numeo estas la plej granda urbo de Nov-Kaledonio kaj la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano. En Numeo kaj ĉirkaŭurbo loĝas 163 723 homoj, t.e. du trionoj el la tuta novkaledonia loĝantaro[1].
SituoRedakti
La ĉefurbo situas ĉe la suda bordo de la insulo Grande Terre, la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio.
HistorioRedakti
La francoj okupis Nov-Kaledonion en 1853 kaj ili fondis administran centron Port-de-France la 25-an de junio 1854. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis por defendi la komunumon. Inter 1864-1897 ĝi estis ankaŭ malliberejo, kie la kaptitoj laboris. La urbeto ricevis novan loknomon Nouméa la 2-an de junio 1866. En 1897 oni trovis nikelon kaj tio portis prosperon. Dum la 2-a mondmilito Usono senbatale okupis la urbon, kiu iĝis grava livera loko dum la bataloj. En 1984 kaj en 2000 festivalo pri artoj.
Esperanta vivoRedakti
Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 132 voĉdonojn (0,93% de voĉoj).
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Pascal Rivoilan kaj David Broustet, Insee. Recensement de la population en Nouvelle-Calédonie en 2009 (france). Alirita la 18-an de novembro 2012.