Fritaŭno

la ĉefurbo de Sieraleono

Fritaŭno (originale Freetown) estas ĉefurbo de Sieraleono kaj havas ĉirkaŭ 520.000 loĝantojn (1995). Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 951 000 loĝantoj. En 2005, La loĝantaro estis 802 639.

Fritaŭno
urbo • havenurbo • ĉefurbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 951 000  (2014) [+]
Loĝdenso 2 664 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 29′ N, 13° 14′ U (mapo)8.4833333333333-13.233055555556Koordinatoj: 8° 29′ N, 13° 14′ U (mapo)
Alto 26 m [+]
Areo 357 km² (35 700 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Fritaŭno (Sieraleono)
Fritaŭno (Sieraleono)
DEC
Fritaŭno
Fritaŭno
Situo de Fritaŭno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Freetown [+]
vdr

Fritaŭno situas ĉe Atlantiko kaj disponas pri marhaveno, kiu estas la plej grava ejo de la urba ekonomia aktivado. Krom tio ekzistas en la urbo fiŝoprilaboraj uzinoj, pakaĵproduktejoj , naftorafinejoj, okazas rizo-, diamantoprilaboro kaj produktado de cigaredoj.

Sur la areo unue setlis en 1787 sklavoj, kiujn forsendis britaj slavposedantoj. En 1792, Fritaŭnon fondis la iamaj sklavoj de Nova-Skotio. La urbo estis ekde 1808 ĝis 1874 ĉefurbo de Brita Okcident-Afriko (kolonio). Dum la dua mondmilito, Grand-Britio havis tie mararmean sidejon. La posteuloj de la iamaj liberigitaj sklavoj havas gravan, decidan rolon en la ekonomio de la urbo, kvankam ili formas nur malplimulton.

Fine de la 1990-aj jaroj okazis en la urbo akraj bataloj inter la enlandaj rivalantoj. La urbo estis okupita en 1998 far trupoj de ECOWAS, kiuj volis denove Ahmad Tejan Kabbah-on kiel prezidenton. En 1999, la trupoj de Revolutionary United Front konkeris la urbon, en majo oni interkonsentis pri armilripozo (armistico).

La nomo de la urbo signifas en la angla lingvo "libera urbo" kaj aludas la liberiĝon de la sklavoj, kiuj fondis ĝin.

Fritaŭno ĝemeliĝis kun Kingston-upon-Hull en Britio.

Rilatoj al Esperanto redakti

Ekde oktobro 2018 en la urbo kun sia familio vivas la esperantisto Horst Gruner, kiu laboras en la tiuurba ambasadejo de Germanio.