Nov-Skotio

provinco de Kanado
(Alidirektita el Nova-Skotio)

Nov-Skotio (angle Nova Scotia [ˌnoʊ.və ˈskoʊ.ʃə], france Nouvelle-Écosse [nu.vɛ.l‿e.kɔs], skotgaele Alba Nuadh) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Norde estas la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj la Insulo de Princo Eduardo, kaj sude la Atlantiko. Okcidente estas Nov-Brunsviko kaj la Golfo de Fundy.

Nov-Skotio
Alternativa nomo Nova Scotia / Nouvelle-Écosse
Plena nomo Nov-Skotio
 Flago de Nov-Skotio  Blazono de Nov-Skotio 
Devizo: Munit Haec et Altera Vincit
(latina = Unu defendas kaj la alia venkas)
Mapo de Kanado kun Nov-Skotio ruĝa
Oficialaj lingvoj neniu (angla, franca, kaj skotgaela uzataj)
Floro Epigeo
Arbo Ruĝa piceo
Birdo Fiŝaglo
Ĉefurbo Halifakso
Plej granda urbo Halifakso
Leŭtenanta Guberniestro Arthur Joseph LeBlanc
Ĉefministro Tim Houston (Konservativa)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

11
10
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
12-a rango
55.283 km²
53.338 km²
1.946 km² (3,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
7-a rango
934.405
16,94 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$31,451 milardoj (7-a)
$33.533 (11-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1867 (1-a)
Tempozono UTC -4
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NS
CA-NS
B
Retejo www.gov.ns.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
Lighthouse DSC01066 - Peggy's Cove Lighthouse (7612052968).jpg

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj45° 0′ 0″ N, 63° 0′ 0″ U (mapo)45-63
Plej alta punktoWhite Hill [+]
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
Areo55 283 km² (5 528 300 ha) [+]
Loĝantaro969 383 [+] (2021)
Horzonoatlantika horzono de Nordameriko (UTC-4) [+]
PoŝtkodoB [+]

Nov-Skotio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Nova Scotia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Information icon.svg
vdr

William Alexander, 1st Earl of Stirling nomis la provincon por Skotlando, sia patrujo, en 1621. Nov-Skotio aliĝis al la Kanada Konfederacio je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj.

HistorioRedakti

En 1605, la franca esploristo Champlain, kaj De Monts, fondis Port Royal en Akadio, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la Traktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nov-Skotion, krom la Insulo de Breton-Kabo kaj la Insulo Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo). La francoj konstruis Fortikaĵon Luisburgon por gardi la Golfon Sankt-Laŭrencon por la francoj. La Franc-Brita Indiana Milito (1754–1763) estis luktata ĉefe laŭlonge de la landlimoj inter la kolonioj de Nova Francio kaj la Britaj kolonioj, el Virginio sude al Nov-Skotio norde. La francoj perdis la fortikaĵon post la Sepjara milito (1756-1763). Multaj akadianoj fuĝis al Luiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ "cajuns". Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatran lingvon en Nov-Skotio.[mankas fonto]

Esperanto-movado en Nov-SkotioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Nov-Skotio.

En Nov-Skotio estas esperantista grupo nome de Esperanto Nov-Skotio[1], kiu eldonis esperantan gazeton nome de Inter Ni. La Libraro Ludovika estis en Halifakso ĝis 2008, kiam oni movigis ĝin al Montrealon[2].

GeografioRedakti

 
Satelita foto de Nov-Skotio

La ĉef-tero de Nov-Skotio estas duoninsulo, ligita al la kontinento de Nordameriko per la Istmo de Chignecto kaj ĉirkaŭata de la Atlantika Oceano. Insulo de Breton-Kabo, granda insulo nord-oriente de la nov-skotia duoninsulo, ankaŭ estas parto de la provinco, same kiel Zibela Insulo, insuleto fama pro ŝip-pereoj kiu troviĝas 175 km-ojn de la suda marbordo de Nov-Skotio. Nov-Skotio estas la due plej malgranda provinco de Kanado (nur Insulo de Princo Eduardo estas malpli granda), kaj estas neniu loko en Nov-Skotio pli ol 56 km-ojn for de la maro.

Plej grandaj kantonoj de Nov-SkotioRedakti

kantono loĝantaro
2001   1996
Halifakso 359 111   342 851
Breton-Kabo 105 968   114 733
Lunenburg 47 591   47 561
Reĝa Kantono 47 159   47 486
Kantono de Kolĉestero 35 641   35 161
Kantono de Yarmouth 26 843   25 467
Kantono de Pictou 21 778   22 671
Okcidenta Hantso 20 821   19 767
Kantono Annapoliso 18 429   18 937
Kantono Kumberlando 16 183   17 738

MapoRedakti

 

ReferencojRedakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-13. Alirita 2012-12-07.
  2. http://www.genekeyes.com/#e-o