Distrikto Oder-Spree
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Beeskow |
Areo: | 2 242 km² |
Loĝantoj: | 178 803 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenso: | 79 po km² |
Aŭtokodo: | LOS |
Municipokodo: | 12067 |
Komunumoj: | 37 |
Situo ene de Brandenburgio | |
![]() |
La distrikto Oder-Spree (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Beeskow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 242,49 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2019 loĝis 178 803 homoj; do meznombre 86 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oder-Spree estas signita per 8.
Najbaraj distriktoj estas sude Spree-Neiße (12), sude kaj sudokcidente Dahme-Spreewald (2), norde Märkisch-Oderland (5) kaj la urbo Frankfurt (Oder). En la nordo krome limas Berlino kaj en la oriento Pollando.
Urbaj kaj neurbaj komunumojRedakti
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 38 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2019)[1]
Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
- Beeskow (8 040)
- Eisenhüttenstadt (23 878)
- Erkner (11 856)
- Friedland (2 985)
- Fürstenwalde (Spree) (31 965)
- Müllrose ¹ (4 636)
- Storkow (Mark) (9 226)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
- Grünheide (Mark) (8 755)
- Rietz-Neuendorf (4 098)
- Schöneiche bei Berlin (12 789)
- Steinhöfel (4 495)
- Tauche (3 809)
- Woltersdorf (8 302)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
1 Brieskow-Finkenheerd (7 488)
2 Neuzelle (6 457)
|
3 Odervorland (10 231)
4 Scharmützelsee (10 312)
|
5 Schlaubetal (9 899)
6 Spreenhagen (8 713)
|