Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg

loka Esperanto-grupo de la eksterdistrikta urbo Duisburg kaj ties ĉirkaŭaĵo

La Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg - germane Gesellschaft für internationale Verständigung Duisburg - estas la loka Esperanto-grupo de la eksterdistrikta urbo Duisburg kaj ties ĉirkaŭaĵo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la regiona organizaĵo Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo kaj la naciaj asocioj Germana Esperanto-Asocio respektive Germana Esperanto-Junularo. La grupo dufoje po monato renkontiĝas en la kultura centro Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2, stratangulo Klöcknerstraße, proksime de la urba ĉefstacidomo. La loka esperantisto Otto Nitsche ekde multaj jardekoj aparte flegas la interŝanĝon kun la esperantistoj de la partnera urbo Vuhano en Ĉinio, sed ankaŭ kun tiuj de la aliaj partneraj urboj, aparte vigle kun la movadanoj de Vilno en Litovio kaj Permjo en Rusio, ekzistas regulaj kontaktoj.

Eksteraj ligiloj redakti