Brocken-Benno, vere Benno Wolfgang SCHMIDT (naskiĝinta la 22-an de majo 1932 en Bochum, mortinta la 23-an de decembro 2022[1] en Wernigerode) estis germana rekordmigristo. Li grimpis sur Brocken-monto pli ol 9000 fojoj.[2]

Brocken-Benno
Brocken-Benno, 2019
Brocken-Benno, 2019
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1932 (1932-05-22)
en Bochum
Morto 23-an de decembro 2022 (2022-12-23) (90-jaraĝa)
en Wernigerode
Tombo Theobaldi cemetery Wernigerode
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo marŝadisto • montgrimpanto
vdr

Vivo redakti

Schmidt kreskis en la Harco-montaro kaj ade estis en la montaj arbaroj de frua aĝo. De 1947 ĝis 1950 li faris metilernadon en la distrikta administracio de Wernigerode. Li poste finis studojn en teknika altlernejo kaj fariĝis komerca ekonomikisto. Schmidt laboris kiel estro de la planadsekcio en la oficejo por komerco kaj provizo de la Distrikto Wernigerode. Ekde 1983 li estis sekcia direktoro en la Konsum-kooperativo.

Li ofte restis kun amikoj en la Harco-arbaroj. Li ofte piediris de Wernigerode al Brocken. Tiuj migradoj ĉesis subite en 1961. La pinto de Brocken estis proksima al la interna germana landlimo kaj aliro ne plu estis ebla ekde 1961 (la saman tempon kiam la Berlina muro estis konstruita). La monto situanta rekte ĉe la landlima regiono de GDR estis deklarita milita restriktita areo kaj ekipita per aŭskultsistemoj direktitaj okcidenten.

Benno Schmidt tamen eniris la fermitan limregionon dum la GDR-epoko. Li ja havis oficialan enirpermesilon, sed ĝi validis nur por la respektivaj komunumoj, ne por la arbaraj areoj. En la 1970-aj jaroj li estis arestita dum tia nepermesita marŝo je Ilse-valo. Li estis severe admonita kiam konatiĝis kontaktoj kun okcidentanoj, kiujn li ne precizigis. Ekde tiam li estas observcelo de la kaŝpolico Stasi.

Post Turniĝo redakti

Por civiluloj Brocken iĝis realirebla nur la 3-an de decembro 1989, baldaŭ post la falo de la Berlina muro. En tiu tago, Benno Schmidt estis unu el la plurcent homoj kiuj premis por tuja aliroeblo. En junio 1990 li estis mordita en la kruro fare de gardhundo de la sovetiaj gardistoj proksime de la fervoja stacidomo Brocken.

Post kiam Brocken estis denove libere alirebla, Schmidt rekomencis siajn regulajn piedvojaĝojn supren: komence tute temis ne pri ia rekordofara plano sed pri simpla travivademo de naturo. La 26-an de aŭgusto 1995 li faris sian milan supreniron kaj ricevis la moknomon Brocken-Benno fare de migrantoj de la wernigerode-a filio de Harzklub. En la tago de Germana unueco, la 3-an de oktobro 2016, li atingis la montpinton la okmilan fojon kaj decidis daŭrigi grimpon - preskaŭ ĉiutage, eĉ dum uragano.

Honoroj kaj reklamaj funkcioj redakti

Pri li estis plurfoje raportite en la gazetaro. Li estis honorita en 1997, 1998 kaj 2000 per mencio ĉe Guinness-libro de rekordoj (plej efika Brocken-grimpisto). Dum supreniroj kaj descendoj li renkontis kelkfoje famulojn kiel ekzemple Reinhold Messner, Christian WulffEdmund Stoiber.

Brocken-Benno estis aktiva migra gvidisto en la Harco kaj kampanjis por natura kaj media protektoj en la Nacia Parko Harco. Li ankaŭ iĝis speciala ambasadoro por la ordensimila Harca migrado-pinglo (Harzer Wandernadel) aljuĝotaj al senlacaj migremuloj.

Schmidt estis kunedzina kaj patro de du filinoj. Lia edzino Helga jam faris pli ol mil supreniroj en 2016.

Literaturo redakti

  • Rainer Dittmann: Geschichte und Geschichten um den Brocken: Brocken-Benno erzählt, Sutton Verlag, Erfurt 2008, ISBN 978-386680-350-3.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti