Onda fervojoreltobogano troviĝas en amuzparkoj. Ĝi estas kiel normala fervojo, sed la vojo mem leviĝas kaj subeniras tre subite, por krei terurige amuzigan senton en la rajdantoj.

Tipa trako de onda fervojo
Onda fervojo en Movie World, Aŭstralio
Veturo laŭ vido de veturanto (Xpress, amuzparko Walibi, Nederlando)

La onda fervojo (kiu en iuj lingvoj nomiĝas rusaj montojamerikaj montoj) estas populara amuzejveturilo, kiun oni disvolvis por amuzejoj. S-ro LaMarcus Adna Thompson patentis la unuan ondan fervojon la 20-an de januaro 1865. Esence specialigita fervoja sistemo, la onda fervojo havas relaron, kiu supreniras kaj falas laŭ speciale kreitaj paternoj, foje kun inversiĝoj, el kiuj la plej ofta estas spiralo, kiu mallongtempe inversigas la rajdiston. La vojo nepre ne estas plena rondo, kvankvam iuj puristoj instistas, ke tiu ja devas. Plimulto da ondaj fervojoj havas vagonojn por du, kvar aŭ ses pasaĝeroj, en kiuj ili vojaĝas laŭ la ĉirkaŭvojo.

La unuajn ondajn fervojojn inspiris vintroludaj sledvojoj en Rusio, ĉefe ĉirkaŭ Sankt-Peterburgo, por kiuj glaciaj montetoj estis speciale konstruataj. En la fino de la 18-a jarcento ili populariĝis kaj entreprenistoj aliloke kopiis la ideon, uzante radveturilojn sur fervojoj. Unu el tiuj kompanioj estis „Les Montagnes Russes à Belleville“ (La Rusaj Montoj ĉe Belleville), kiu konstruis kaj funkciigis gravitan vojon en Parizo ekde 1812. La unua fervojo kun cirklo en kiu la rajdanto estas dum momento inversigita probable ankaŭ estis konstruita en Parizo, en 1846 el angla desegno, kun unupersona radsledo veturinta laŭ cirklo de 4 metroj diametre. Neniu el tiuj vojoj estis fermita cirkvito.

Rekordaj redakti

  • Ŝtala ond-fervojo
    • Plej alta: Kingda Ka 139 m – parko Six Flags, Nov-Ĵerzejo, Usono (2005)
    • Plej longa: Steel Dragon 2000 2479 m – parko Nagaŝima Spaland, Mie, Japanio (2000)
    • Plej rapida: Kingda Ka 206 km/h – Six Flags, Nov-Ĵerzejo (2005)
    • Plej longa falego: Kingda Ka 127 m – Six Flags, New Jersey (2005)
  • Ligna ond-fervojo
    • Plej alta: Son Of Beast 66 m – parko Kings Island, Cincinnati, Ohio (2000)
      • Son of Beast estas pro sia ŝtala buklo ne rekonata kiel vera ligna ond-fervojo.
    • Plej longa: Beast 2255 m – Kings Island, Cincinnati, Ohio (1979)
    • Plej rapida: Son Of Beast 126 km/h – parko Kings Island, Cincinnati, Ohio (2000)
    • Plej longa falego: Son Of Beast 65 m – parko Kings Island, Cincinnati, Ohio (2000)
    • Plej kruta: Balder kun grado de 70 – parko Liseberg, Gotenburgo, Svedio (2003)
    • Plej malnova: Hullámvasút konstruita en 1922, de tiam funkcias, nur la ekirejo estis novkonstruita en 2000 laŭ la origina formo - Hungario, Budapeŝto, Amuzparko.

Vidu ankaŭ redakti