La Johannes Klais Orgelbau GmbH & Co. KG rezida en Bonn estas unu el la plej gravaj kaj renomaj orgenkonstruejoj de Germanio. Ĝi estis fondita en 1882 de Johannes Klais (la malj.). Hodiaŭ lia nepo Hans Gerd Klais (* 1930) kune kun sia filo Philipp Klais (* 1967) estras la firmaon.

Listo redakti

 
Klais-orgeno en la katedralo de Trier, konstruita en 1974

Klais-orgenoj staras en multaj preĝejoj kaj koncertejo (elekto):

Apartaĵoj redakti

Je novkonstruaĵoj la firmao Klais kutime defendas la tipon de universala orgeno, kiu ene de nuntempa koncepto provas kunigi sonajn kaj konstruajn konceptojn de malsamaj orgenepokoj kaj –regionoj kaj opinias novevoluojn senchavaj. Konforme al tio la firmao reprezentas je prospekto, fajfilkestoj kaj ludomekaniko modernan formadon.

Projektoj redakti

Mondvastan furoron kaŭzis en 1975 la restaŭrado de la bambuorgeno konstruita en 1824 en la parokopreĝejo s-ta Jozefo en la urbo Las Piñas en Filipinoj. La tute kaduka instrumento, kiu estas la ununura siaspeca, estis erigita, per flugmaŝino transportita al Bonn kaj tie elspezige restaŭrita. La firmao Klais ankaŭ restaŭris multajn aliajn historiajn orgenojn.

La Klais-orgeno en Pekino estis inaŭgurita la 22-an de decembro 2007. La unuaj eroj jam estis ŝiptransportitaj en majo 2006 al Ĉinio, kie la orgeno estis starigita ene de kvar monatoj. La intonacio komencis februare 2007 kaj same daŭris kvar monatojn.

Ceteraĵoj redakti

Sur la firmaa hejmpaĝo troviĝas ankaŭ mondvastan kalendaron pri eventoj kun Klais-orgenoj.

Eksteraj ligiloj redakti