Ŝuĝoŭo
ne konfuzu kun Suĝoŭo (Suzhou), ankaŭ en Ĝjangsuo, aŭ Suĝoŭo (Anhujo).
Ŝuĝoŭo | |
---|---|
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Ĉinio |
Ŝtato | Ĉinio |
Provinco | Ĝjangsuo |
Poŝtkodo | 221000 [+] |
Aŭtokodo | 苏C |
Telefona antaŭkodo | 0516 |
Retpaĝaro | xz.gov.cn [+] |
Politiko | |
Urbestro | Zhang Jinghua (张敬华) |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 729 000 en 2 004 |
Loĝdenso | 737 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 34°15′59″N 117°09′59″O / 34.26639°N, 117.16639°O (mapo)Koordinatoj: 34°15′59″N 117°09′59″O / 34.26639°N, 117.16639°O (mapo) |
Areo | 11 258 km² |
Horzono | UTC +8 |
![]() | |
Loko de Ŝuĝoŭo en Ĝjangsuo, Ĉinio | |
Alia projekto | |
![]() | |
Ŝuĝoŭo aŭ Xuzhou (ĉine: 徐州; pinjine: Xúzhōu) estas universitata milionurbo en la Ĉina Popola Respubliko, en la provinco de Ĝjangsuo.
GeografioRedakti
Ŝuĝoŭo situas sur ebenaĵo.
HistorioRedakti
Ŝuĝoŭo komencis sian historion jam antaŭ Kristo. Tiutempe ofte estis militadoj en tiu regiono. La areo estis loko de bataloj dum la Ĉina-Japana Milito kaj dum la fina batalo en la Ĉina Revolucio en 1949.
KlimatoRedakti
Ŝuĝoŭo havas subtropikan klimaton kun influo de musono dum la kutimaj 4 sezonoj. La vintroj estas malvarmaj (malofte neĝas), la averaĝa temperaturo estas 6 C. La someroj estas longaj kaj varmaj kun 30 C. Jare pluvas po 830 mm.
TrafikoRedakti
Ŝuĝoŭo havas gravan flughavenon.
VidindaĵojRedakti
- Nubo-Drako-Monto
- Nubo-Drako-Lago
ĜemelurbojRedakti
- Saint-Etienne, Francio
- Handa, Japanio
- Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono
- Leoben, Aŭstrio
- Bochum, Germanio
- Greater Dandenong, Aŭstralio
- Osasco, Brazilo
- Trumbull, Connecticut, Usono
- Kirovograd, Ukrainio
- Rjazan, Rusio
- Erfurt, Germanio
- Lanciano, Italio