Dreves Uitterdijk

nederlanda institutestro, poste korektisto kaj esperantisto ekde 1898
(Alidirektita el Uitterdijk)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dreves UITTERDIJK (naskiĝis la 25-an de februaro 1866 en Readtsjerk, Frislando, mortis la 13-an de aŭgusto 1940 en Hilversum) estis nederlanda institutestro, poste korektisto kaj esperantisto ekde 1898. Li estis ano de la Lingva Komitato de 1905 ĝis sia morto en 1940, kaj pioniro de la Esperanto-movado en Nederlando. Li mempriskribis kiel "liberpensulo kun rozkolora nuanco."[1]

Dreves Uitterdijk
Dreves Uitterdijk en 1906
Dreves Uitterdijk en 1906
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1866 (1866-02-25)
en Readtsjerk
Morto 13-an de aŭgusto 1940 (1940-08-13) (74-jaraĝa)
en Hilversum
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj redakti

Uitterdijk verkis la unuan detalan lernolibron por nederlandanoj, surbaze de la Manuel Complet de Louis de Beaufront de 1892. La Volledig Leerboek der opkomende wereldtaal Esperanto aperis la 1-an de decembro 1901 (la lernolibro de Jacob Leendert Bruijn, kiu aperis unu jaron pli frue en 1900 en Amsterdamo, estis nur malgranda). En majo 1902 li fondis la gazeton La Holanda Pioniro, de li redaktita kaj administrita, kiu malaperis fine de 1905 pro financaj problemoj. Li verkis vortarojn Nederlanda-Esperanto (1909) kaj Esperanto-Nederlanda (1913) kaj ekzercarojn (Oefeningsboekje, 1907, kaj Taga konversacio en Esperanto laŭ verko de Jean Borel, ĉirkaŭ 1920); li faris paroladojn, gvidis kursojn, skribis informajn artikolojn. En la 1920-aj jaroj Uitterdijk verkis novan lernolibron, Volksleerboek ("Popola Lernolibro", 1926/27) kaj tradukis amuzan bild-libron Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (1927).

Uitterdijk helpis la starigon de la Nederlanda Esperanto-Societo "La Estonto estas Nia" en 1905. Oferinte por Esperanto en la unuaj jaroj sian tutan liberan tempon, sian energion kaj tutan ŝparmonon, li post 1905 iom malpli aktiviĝis. Tamen li prizorgis ĝis 1923 recenz-rubrikon en restarigita Holanda Pioniro. En 1925-27 li redaktis Holandan Esperanto-Pioniron kaj la propagandan publikaĵon Wereldtaal (esperante: Mondlingvo) kaj partoprenis en nova organizo Nederlanda Esperanto-Asocio (NEA).

Verkoj redakti

  • WAT WIL DE WERELDHULPTAAL «ESPERANTO» ?. 1926. Eld. N. V. Ontwikkeling - Amsterdam. 16 paĝoj 14 X 19 cm.
 
 Dreves Uiterdijk, nia malnova pioniro en Nederlando pristudas en tiu-ĉi broŝuro la problemon de la internacia lingvo por la laboristoj. 
— Belga esperantisto n145-146 (mar-apr 1927)
 
 Bona lernolibro por personoj, kiuj deziras akiri la lingvon sen profesoro. Multaj bone elektitaj ekzercoj kondukos la lernanton al la celita rezulto. 
— Belga esperantisto n147 (maj 1927)

Honorigoj redakti

 
La estraro de LEEN en 1907: Dirk Frans Romein, Uitterdijk (dekstre sidante), Heiman Blok kaj A. M. Valeton.

Referencoj redakti

  1. Sennacieca Asocio Tutmonda (1937-09-25). “Protokolaro pri la XVII-a Kongreso de S.A.T. en Roterdamo (31. VII.- 5. VIII.1937)”, Sennaciulo (eo) 13 (457), p. 68. “La veterano, K-do Dreves Uitterdijk, honora prezidanto de la Kongreso, diras, ke li estis sian tutan vivon liberpensulo, kun rozkolora nuanco.”. 
  2. Naamgeving delen van de openbare ruimte: Limoenhof en Dreves Uitterdijkstraat (Segbroek) (nederlande). Gemeente Den Haag (2015-03-03). Arkivita el la originalo je 2018-04-10. Alirita 2018-04-11.

Bibliografio redakti

(1940-09-01) “Nekrologo”, La Praktiko (eo) 9 (105), p. 1.  Foto sur p. 4. Sama foto aperis en (1935-02) La Praktiko (eo) 4 (38), p. 9 okaze de la 70-a naskiĝtago de Uitterdijk.

(1933-03-01) “Biografia skizo”, Esperanto (eo), p. 62. 

(1940-08-01) “Niaj Mortintoj”, Esperanto (eo) 6 (486), p. 50 (10). 

Eksteraj ligiloj redakti