Heiman Blok

nederlanda bankestro, instruisto, esperantisto kaj ŝoaha viktimo

Heiman BLOK (naskiĝis la 22-an de junio 1883 en Gorinchem,[1] mortis la 15-an de oktobro 1942 en Auschwitz) estis nederlanda bankestro, instruisto ĉe la Pitmann-lernejo en Amsterdam kaj Esperanto-pioniro.[2]

Heiman Blok
La estraro de LEEN en 1907, kun Dirk Frans Romein, Dreves Uitterdijk, Blok (maldekstre starante) kaj A. M. Valeton.
La estraro de LEEN en 1907, kun Dirk Frans Romein, Dreves Uitterdijk, Blok (maldekstre starante) kaj A. M. Valeton.
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1883 (1883-06-22)
en Gorinchem
Morto 15-an de oktobro 1942 (1942-10-15) (59-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj Esperantonederlandafrancagermanaangla
Loĝloko Singel
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando • sen valoro
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Proponita de Uitterdijk[3], Blok estis membro de la Lingva Komitato ekde 1910 ĝis almenaŭ 1929 (vd. tiujaran UEA-jarlibron). Li kunfondis la unuan Esperanto-grupon en Amsterdamo en 1905 kaj estis ties prezidanto, sekretario kaj kursgvidanto. Blok estis sekretario de la Nederlanda Societo Esperantista en 1907 kaj redaktoro de Amsterdama Pioniro en 1907. Li prezidis la unuan Esperanto-ekzamenon en Nederlando en 1910. Blok gvidis kursojn kaj donis publikajn lecionojn en multaj lokoj.

Pro Blok estis judo en la okupita Nederlando, la nazioj sendis lin al la koncentrejo Auschwitz dum la dua mondmilito. Tie, li estis murdita en 1942.

Verkoj redakti

  • Propagandan broŝuron en 1906;
  • Blok prilaboris kaj eldonis la Nederlandan-Esperantan ŝlosilon kaj aldonan vortareton Nederlanda-Esperanta en 1908;
  • Dudirekta poŝvortareto Esperanto Zakwoordenboekje (1-a eldono, Amsterdam 1922; 8-a eldono, Amsterdam 1929).

Listo de referencoj redakti

  1. BS Geboorte met Heiman Blok (nederlande). Nationaal Archief (1883). Alirita 2018-04-08.
  2. Blok, Heiman (germane). Deutschen Nationalbibliothek. Alirita 2018-04-08.
  3. Oficiala Gazeto Esperantista, 25.02.1910